Ĉinaj entreprenoj ĉesigis novan aĉetadon de usonaj agrikulturaĵoj

(GMT+08:00) 2019-08-06 10:20:15     Redaktoro:Xiao
Lastatempe Usono deklaris, ke ĝi aldonos 10-procentan doganan tarifon al 300 miliardoj da usonaj dolaroj da importitaj ĉinaj produktaĵoj, kio serioze malobeis la komunan konon de la dulandaj ŝtatestroj en Osaka Kunveno. Pro tio la dogan-tarifa komisiono de ĉina ŝtata konsilio ne eliminos la eblecon aldoni la tarifon al usonaj agrikulturaĵoj, kies negocoj estis plenumitaj post la 3a de aŭgusto, kaj la ĉinaj entreprenoj jam ĉesigis novan aĉetadon de usonaj agrikulturaĵoj. Ĉinaj ŝtata komisiono pri disvolvado kaj reformo kaj ministerio pri komerco diris, ke Ĉinio havas grandan kapaciton de merkato kaj brilan perspektivon de importado de usonaj bonkvalitaj agrikulturaĵoj. Ĉinio esperas, ke Usono serioze plenumos la komunan konon de la dulandaj ŝtatestroj, fidelos al siaj vortoj kaj realigos sian promeson por krei necesajn kondiĉojn de agrikultura kunlaboro inter la du landoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin