Ĉinio urĝas Usonon plenumi promesojn faciligi agrikulturan kunlaboron

(GMT+08:00) 2019-08-06 13:32:27     Redaktoro:Yu

Proparolanto de la ĉina Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj Hua Chunying marde urĝis la usonan flankon plenumi siajn promesojn, serioze efektivigi la konsenton atingitan de la ŝtatestroj de la du landoj en Osako kaj krei kondiĉojn por duflanka agrikultura kunlaboro.

Hua faris la rimarkon responde al demando de raportisto pri la anonco de la Ministerio pri Komerco, ke rilataj ĉinaj entreprenoj portempe haltigis aĉetadon de usonaj agrikulturaj produktoj. Hua diris, ke la usona flanko anoncis la planon meti aldonajn 10-procentajn tarifojn sur ĉinajn importaĵojn kun la valoro de 300 miliardoj da usonaj dolaroj, kio serioze malobservis la konsenton atingitan de la ŝtatestroj de la du landoj en Osako, Japanio.

Hua diris ankaŭ, ke por reagi al la usona plano, Ĉinio decidis ne elimini la eblecon kolekti aldonajn tarifojn de usonaj agrikulturaj importaĵoj aĉetitaj post la 3a de aŭgusto, kaj rilataj ĉinaj entreprenoj haltigis sian aĉeton. Ŝi aldonis, ke Ĉinio havas grandan merkatan kapaciton kaj la perspektivo de importado de altkvalitaj usonaj agrikulturaj produktoj estas brila. Tamen la usona flanko devas serioze efektivigi la konsenton atingitan de la du ŝtatestroj, teni siajn vortojn kaj plenumi promesojn por krei necesajn kondiĉojn por duflanka agrikultura kunlaboro.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin