Konferenco pri Multlingvaj Literaturoj ĉe la Halo Gregynog -- Alessandra Madella

(GMT+08:00) 2019-08-07 16:39:30     Redaktoro:祃璟琳

fotita de D-ro. Aled Rees

Inter la 17a kaj la 19a de julio 2019, danke al subteno de ESF, mi povis partopreni en interesa konferenco pri Multlingvaj Literaturoj, organizita de la Universitato de Swansea(en Sudokcidenta Britio) kiel parto de la Projekto Translingvaj Dinamikoj: Reorganizi Komunumojn. (Cross-Language Dynamics: Reshaping Communities Project) kun la financa subteno de la esplora iniciato Malferma Mondo (Open World). La konferenco okazis en la Halo Gregynog, eleganta historia konstruaĵo apartenanta al la Universitato de Kimrujo. La ĉefaj organizantoj estis Profesoro Julian Preece kaj D-ro Aled Rees, ambaŭ el Swansea. Estis pli malpli 45 partoprenantoj el lingvistikaj kaj precipe literaturaj fakoj. La konferenco estis tre internacia: malmultnombris la britoj kaj plejmultis eksterlandanoj studantaj aŭ instruantaj en Britio. Sed partoprenis ankaŭ prelegantoj el aliaj eŭropaj landoj, Norda kaj Centra Ameriko, Egiptio, Israelo ktp. Mi estis la sola, kiu venis el Orienta Azio, kvankam la brita verkistino Anna Metcalfe el Birminghamo legis rakonteton inspiritan je sia restado en Siĉuano kaj la dua ĉefparolantino, Profesorino Christine Ivanovich el Vieno, estis instruinta ĉe la Universitato de Tokio. Paroladoj pri la temoj daŭris intense eĉ dum la paŭzoj kaj manĝoj. Multaj scivolemis pri Esperanto kaj demandis pri la Aŭstra Nacia Biblioteko, miaj kursoj de Esperanto en Ĉinio, kiel mi lernis la lingvon, ktp. Oni eĉ petis min doni resumon de mia prelego en Esperanto, por vidi ĉu vere per ĝi oni povas paroli pri ĉio kaj mi faris. En la Halo Gregynog kun ni estis la nedirebla "B", aŭ la Briteliro, la elefanto en la ĉambro, kiu igis tiun konferencon tiel aktuale signifa.

De unu flanko, la programo de la konferenco multe substrekis la kimran kvaliton de la loko, kiu ankaŭ videblis ĉie en la skriboj sur la ŝildoj ene kaj ekster la halo mem. La unua ĉefparolanto, ekzemple, estis Profesoro Daniel G. Williams de Swansea Universitato, kiu pentris Dylan Thomas ne kiel la "poeton de Okcidenta universalismo", ne atentan pri minoritatoj, sed kiel suferanta je melankolio pro la perdo de la mondo de la kimra lingvo, kiun liaj gepatroj ankoraŭ parolis. Je la komenco de la 20a jarcento, fakte, oni ofte imagis la kimrojn kiel la judojn post la biblia Eliro. Kaj judaj universitatanoj popularigis Thomas en Usono. Oni ofte rimarkis en la poezio de Thomas la influon de "cynghanedd" aŭ "harmonio", la kimra tradicio de rima poezio, en kiu konsonantoj devas balanciĝi. Ni havis vivan prezentadon de ĝi en vespera spektaklo dum la konferenco, danke al la juna poeto Rhys Trimble, kiu venis al la kimra el avangarda eksperimentado. En prelego li poste parolis pri kiel en la deknaŭa jarcento oni klopodis forigi la kimran lingvon el lernejoj per la uzo de ligna tabuleto kun la vortoj WN (Welsh Not, aŭ Kimra ne). La infano kiu parolis la kimran devis preni tiun tabuleton kaj pasi ĝin al aliaj, kiuj same faris. La lasta infano, kiu havis ĝin je la fino de la tago, estis batita, eble pere de la tabuleto mem. Nun, kiam restas nur 500,000 parolantoj de la lingvo, male furoras "Cool Cymru" (Mojosa Kimrujo) en interreto. Ĝi iĝis nova modo, kvankam ĝi restas ofte nur surfaca fenomeno. Sed Trimble precipe interesiĝas pri poezioj en la kimra aŭ en "Wenglish" (kimr-angla), kiuj jam en sia lingva uzado havas signifon de politika rezisto fare de konscia malplimulto.

De la alia flanko, la konferenco ankaŭ pridiskutis la krizon, kiun la metaforo de "patrina lingvo" estas trairanta jam de kelkaj jaroj inter fakuloj pri literaturo. La juda poeto Paul Celan daŭre verkis en la germana, sia patrina lingvo, eĉ post la murdo de sia patrino en koncentrejo, luktante kun sia sento de perdo kaj lingvo, kiu estis iĝinta por li lingvo de murdistoj. Sed en la nuna tutmondiĝo, kiam pli kaj pli multas enmigrintoj kaj infanoj ofte eklernas la anglan en infanĝardenoj eĉ antaŭ ol vere regi sian denaskan lingvon, verkistoj ofte klopodas mediacii per siaj kod-ŝanĝoj kaj mem-tradukoj inter malsamaj kulturoj. Pluraj kontribuoj dum la konferenco substrekis kiel koncepto de patrina lingvo ekskluzive ligata al klare markita etno aŭ kulturo perdis grandan parton de sia senco. Jam dum kelkaj jaroj ĝi ŝajne tute malaperis el literaturaj konferencoj. Homoj miris, kiam mi diris, ke esperantistoj regule festas la Tagon de la Patrina Lingvo de UNESKO, por informi civitanojn pri la daŭra malapero de indiĝenaj lingvoj, kiu malriĉigas nian mondon, kaj pro la fakto, ke nun estas sufiĉe multe da denaskaj esperantistoj.

Prelegantoj ofte citis la verkojn de la japana poetino Tawada Yoko por apogi siajn argumentojn pri verkistoj, kiuj elektas verki trans sia patrina lingvo. Tawada, kiu loĝas en Berlino, skribis ekzemple, ke la skribmaŝino estis ŝia "Sprachmutter" aŭ "lingva patrino", kiu malfermis al ŝi la eblecon skribi en la germana lingvo. Profesorino Ivanovich prezentis en sia prelego interesan mem-tradukon de Tawada. Ŝi fakte unue verkis poezion pri la luno en la japana kaj poste tradukis ĝin en la germanan, sed kun interesaj elektoj en la strukturo de la frazo. Eĉ tiuj substantivoj, kiuj en la origina versio estis en japana silaba skribmaniero, nun iĝis ĉinaj ideogramoj. Dume la konektaj partikuloj kaj konjunkcioj estis en la germana. Mi komentis post la prezentado, ke Tawada ŝajnis tiel pripensi la tezojn de la japanaj "naciaj studoj" (kokugaku) dum la Tokugawa Periodo, origine formulitaj fare de Motoori Norinaga (1730-1801). Li fakte argumentis kontraŭ la tendenco konsideri la ĉinan skriban lingvon de la konfuceaj kleruloj de tiama Japanio kiel supera al la japana pro sia "vireca kaj intelekte sagaca karaktero". Japana skribo kun la fadeno de siaj partikloj kaj konjunkcioj inter la ideogramoj estis "ineca kaj ŝanĝiĝema", sed ĝuste pro tio pli proksima al la profundeco de la homa animo, kiun originaj japanoj sincere povis esprimi. Tawada per sia traduka elekto ŝajnas ne privilegii la japanan lingvon kiel apartan, sed reprezenti Ĉinion kaj Japanion kune en la ĉinaj ideogramoj, donante samtempe al sia adopta germana lingvo inecan kvaliton de kunligado. Kiel Profesorino Ivanovich diris al mi poste, la poetino fakte multe amas Ĉinion.

Alia tute fascina temo de la konferenco—inter la multaj, pri kiuj mi ne povos paroli pro manko da spaco—estis kial verkistoj elektas verki en alia lingvo. Mona Salah Eldin Elnamouri el Tanta, Egiptujo, ekzemple, parolis pri la "kokosnuksa dilemo" de la brit-libia aŭtoro Hisham Matar, pro lia malfacila pozicio kiel tiu frukto bruna ekstere kaj blanka ene. Li fakte verkis siajn memoraĵojn en la angla dum la politika krizo en Libio en 2016 kaj al kritikoj pri tiu elekto ne uzi la araban li respondis: "Tiu ĉi vualo inter mi kaj mia teksto igas min pli kuraĝa."("This veil between me and my text makes me braver.") Ankaŭ en la kazo de Esperanto gravas demandi, kial verkisto elektas uzi tiun lingvon. Kompreneble povas esti tre malsamaj respondoj. En mia prelego mi parolis pri Esperanta romano de Jean Forge, Mr. Tot aĉetas mil okulojn, kiu origine aperis en 1931 en Budapesto kaj estis laste republikigita en 1973 en Helsinko. La filmo La mil okuloj de D-ro Mabuse (Die 1000 Augen des Dr. Mabuse, 1960) de la fama aŭstra-germana reĝisoro Fritz Lang ĉitas ĝin kiel fonto kaj la germana reĝisorino Ulrike Ottinger en sia Dorian Gray im Spiegel der Boulevardpresse (Dorian Gray en la spegulo de la bulvarda gazetaro, 1984) tradukas en bildojn partojn de ĝi, kiujn Lang ne disvolvis. Pro lia pseŭdonimo "Forge" ni povas pensi, ke por li Esperanto estis precipe "arta lingvo." Lia pozitiva vido pri aktorado ligata al lingvo ankaŭ povas helpi nin legi malsame la finon de la plej multlingva filmo de Ottinger, Johanna d'Arc of Mongolia (1989). Por fini, gravis por mi mencii la hazardan, sed signifoplenan koincidon, ke la Politeknika Instituto de Interna Mongolio en Baotou, kiu donis figurantinojn al tiu ĉi filmo, iĝis el la 1990aj jaroj unu el la plej gravaj centroj por la instruado de Esperanto en la Ĉinio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin