Venezuelaj armeanoj kaj civiluloj protestis kontraŭ Usono pri ampleksa ekonomia embargo

(GMT+08:00) 2019-08-08 12:11:38     Redaktoro:Yu

Kelkaj dekmiloj da venezuelaj armeanoj kaj civiluloj merkrede okazigis grandskalan manifestacion forte protestante kontraŭ la usona registaro pri ampleksa ekonomia embargo kontraŭ Venezuelo. Samtempe, Ĉinio, Rusio kaj Kubo kaj rilataj internaciaj organizoj esprimis fortan oponon kontraŭ la kruda interveno de Usono en la internajn aferojn de Venezuelo.

Laŭ la administracia ordono subskribita de Trump, ĉiuj aktivoj kaj iliaj interesoj de la venezuela registaro en Usono estas frostigitaj kaj devas ne esti transigitaj, pagitaj, eksportitaj, retiritaj aŭ alimaniere traktitaj. La venezuela registaro forte kondamnis la usonan agon kaj anoncis okazigi grandskalan manifestacion por protesti kontraŭ la novaj sankcioj de Usono.

Venezuela prezidento Nikolas Maduro diris en socia komunikilo post la komenco de la manifestacio, ke la venezuela popolo donis fortan rebaton al krimo de imperiisma agreso per unuiĝo kaj ŝtala volo, defendis suverenecon, rajtojn kaj interesojn de la nacio, kaj heredos kaj radiigos la spiriton transdonitan de la latinamerika popolo de generacio al generacio en la batalo por protekto de libereco kaj vero.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin