Novaĵoj  (Aŭgusto 09)

(GMT+08:00) 2019-08-09 16:04:57     Redaktoro:Xiong

Saluton, karaj amikoj! Jianping kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 9-a de aŭgusto, vendrede. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Ni ĉefe parolos pri tio, ke Ĉinio estas forte malkontenta pri enmiksiĝo de Usono en aferojn de Honkongo; la Eŭropa Centra Banko avertis pri plimalboniĝo de perspektivo de la tutmonda kresko.

La Komisarejo de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj de Ĉinio en la Honkonga Speciala Administracia Regiono ĵaŭde postulis seriozan traktadon kun la usona ĝenerala konsulejo en Honkongo, post kiam funkciulo de la ĝenerala konsulejo laŭdire renkontiĝis kun ĉefaj aktivuloj de "Honkonga Sendependeco".

Oficialulo de la komisarejo urĝe alvokis altrangulon de la ĝenerala konsulejo por postuli seriozan traktadon. La oficialulo esprimis fortan malaprobon kaj firman oponon kaj postulis klarigon kaj emfazis, ke Ĉinio firme protektas suverenecon kaj sekurecon de la nacio kaj prosperon kaj stabilecon de Honkongo, kaj oponas ajnan enmiksiĝon en honkongajn aferojn fare de iu ajn lando, organizo aŭ individuo en ia ajn formo.

Membroj de la usona konsulejo en Honkongo estis forte urĝitaj obei internacian leĝon kaj bazajn normojn regantajn internaciajn rilatojn, inkluzive de la Viena Konvencio pri Diplomatiaj Rilatoj kaj la Viena Konvencio pri Konsulaj Rilatoj, kaj observi siajn devojn kiel konsula personaro.

Merkrede en la urbo Shenzhen, la Oficejo pri Aferoj de Honkongo kaj Makao de la Ŝtata Konsilio kaj la Interliga Oficejo de la Centra Registaro en la Honkonga Speciala Administracia Regiono kunokazigis kunsidon pri la situacio en Honkongo. Homoj el diversaj rondoj de Honkongo diris, ke la kunsido montris direkton por normaligo de la situacio, kaj ke honkongaj civitanoj firme apogos efikan regadon de ĉefadministranto de la Honkonga Speciala Administracia Regiono kaj subtenos la policon haltigi tumultadon kaj ĉiujn aliajn perfortaĵojn kontraŭ laŭleĝa regado por rapide normaligi la socian ordon.

Zhang Xiaoming, direktoro de la Oficejo pri Aferoj de Honkongo kaj Makao de la Ŝtata Konsilio, informis la ĉeestantojn pri instrukcio de la centra registaro pri stabiligo de situacio en Honkongo. Wang Zhimin, direktoro de la Interliga Oficejo de la Centra Registaro en la Honkonga Speciala Administracia Regiono, esprimis esperon pri efektivigo de la instrukcio de la centra registaro.

Lastatempe kelkaj usonaj ekonomikistoj esprimis sian oponon kontraŭ la decido de la usona Departemento de Financo, laŭ kiu Ĉinio estis etiketita kiel "mona manipulanto". Ili diris, ke iagrada devaluto de juano estis rezulto de merkata efiko, kaj la arbitra juĝo de la Departemento de Financo subfosos la tutmondan ekonomian kreskon.

Paul Krugman, Nobel-premiito pri ekonomiko, diris en sia artikolo publikigita en la ĵurnalo New York Times, ke iuj usonaj politikistoj asertis, ke la devaluto de juano estas rezulto de manipulado; sed fakte la devaluto estas natura reago de la merkato al la minaco de la usona registaro pri efektivigo de novaj aldonaj tarifoj sur ĉinaj importaĵoj kun la valoro de 300 miliardoj da usonaj dolaroj, kaj Ĉinio estas senkulpa.

Stephen Roach, altranga esploristo de la Univesitato Yale, diris dum intervjuo kun usonaj raportistoj, ke la usona registaro etiketis Ĉinion kiel "monan manipulanton" pro politika konsidero. Li aldonis, ke se Usono intensigos minacon al Ĉinio per plialtigo de tarifoj, ĝi neeviteble alfrontos kontraŭrimedojn de Ĉinio.

La usona ĵurnalo Wall Street Journal ĵaŭde publikigis ĉefartikolon, avertante, ke la malĝusta politiko pri komerco de la registaro de Trump eble kaŭzos al Usono recesion.

La artikolo sub la titolo "Recesio de Navarro" kritikas komercan konsiliston de la Blanka Domo, Peter Navarro. Estas raportoj, ke kiam usona prezidento Donald Trump minacis kolekti novajn aldonajn tarifojn de ĉinaj importaĵoj en la lasta semajno, ĉiuj aliaj ekonomiaj konsilistoj de la prezidento esprimis oponon krom Navarro.

La artikolo diris, ke antaŭ tio la registaro de Trump lanĉis politikojn pri redukto de impostoj kaj malstreĉo de reglamentado por prosperigi la ekonomion, tamen de post la eskaladiĝo de komercaj konfliktoj kun aliaj landoj en 2018, la fido kaj kapitala elspezo de usonaj entreprenoj reduktiĝs iom post iom, negative influante la ekonomian kreskon de Usono. La kresko malrapidiĝis de proksimume 3% ĝis 2%, kaj la nombro de ĉiumonate aldonitaj laborpostenoj malpliiĝis de 223 mil en 2018 ĝis 165 mil ĉi-jare.

La bulteno ĵaŭde publikigita de la Eŭropa Centra Banko (ECB) avertis, ke la perspektivo de tutmonda kresko alfrontas la riskon de plua malboniĝo.

La bulteno diris, ke profite de la stabila kaj sana labor-merkato, la privata konsumado de la tuta mondo kreskas bone. Tamen la aĉet-administrista indico de tutmonda serva sektoro falis en la dua trimestro, kio kaŭzis riskon de malsupreniro de privata konsumado. Samtempe la kresko de tutmonda investo iom malrapidiĝis en la pasintaj trimestroj, kaŭze de pliigo de necerteco kaj streĉiĝo de financado.

La bulteno montris, ke longperioda necerteco subpremas la kreskon de la eŭra zono, precipe en la kampo de manufakturado. Pro tio, ke la inflacio ankoraŭ tendencas al stagno kaj la indico iom falis, la ekonomio de la eŭra zono bezonas pluan stimulon de mon-politiko por subteno de utilaj kondiĉoj de financado al ekonomia ekspansio.

Ĵaŭde en Ĝenevo, Interregistara Komisiono pri Klimatŝanĝiĝo publikigis specialan raporton pri klimatŝanĝiĝo kaj tero, alvokante ĉiujn landojn ŝanĝi manierojn de nutraĵa produktado kaj tera administrado por ke la tuttergloba temperaturo povu esti sur sekura nivelo.

La raporto atentigis, ke krom bruligo de fosilia fuelo kaj industria produktado, ankaŭ uzado de tero estas kontribuanto al tuttergloba varmiĝo. La raporto diris, ke la ellaso de forceja gaso el nutraĵa produktado, detruado de arbaroj por plugebligo, bredado de brutoj kaj aliaj aktivecoj rilataj al uzado de tero okupas 23% de la totala emisiado de la tuta mondo. Kun senĉesa kresko de la monda loĝantaro, la manĝaĵa postulado de la homaro atingos senprecedencan alton. Samtempe la trouzo de tero kaŭzis regreson kaj dezertiĝon de tero kaj malfortigos la kapablon de la tero sorbi karbonan dioksidon kaj tiel akcelas klimatŝanĝiĝon. Inverse, klimatŝanĝiĝo rapidigas regreson kaj dezertiĝon de la tero kaj eble kaŭzos seriozan demandon pri nutraĵa sekureco.

Palestino ĵaŭde kondamnis la setlejan grandigon de Israelo en Cisjordanio, dirante, ke la ago tuŝis ĉiujn ruĝliniojn.

Nabil Abu Rudeineh, proparolanto de la palestina registaro, diris ĵaŭde en deklaro, ke la decido de la israela registaro pri grandigo de setlejo malobservas la rezolucion 2334 de la Sekureca Konsilio de UN, kaj la palestina flanko prenos efikajn rimedojn por respondo. Rudeineh diris, ke palestina prezidento Mahmoud Abbas jam instrukciis al ministro pri eksterlandaj aferoj Riyadal Malki inkluzivi la agon de Israelo en la dokumentojn, prezentotajn al la Internacia Kriminala Kortumo por proceso.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin