Ĉinio forte malkontenta pri enmiksiĝo de Usono en aferojn de Honkongo

(GMT+08:00) 2019-08-09 11:12:59     Redaktoro:Yu

La Komisarejo de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj de Ĉinio en la Honkonga Speciala Administracia Regiono ĵaŭde postulis seriozan traktadon kun la usona ĝenerala konsulejo en Honkongo, post kiam funkciulo de la ĝenerala konsulejo laŭdire renkontiĝis kun ĉefaj aktivuloj de "Honkonga Sendependeco".

Oficialulo de la komisarejo urĝe alvokis altrangulon de la ĝenerala konsulejo por postuli seriozan traktadon. La oficialulo esprimis fortan malaprobon kaj firman oponon kaj postulis klarigon kaj emfazis, ke Ĉinio firme protektas suverenecon kaj sekurecon de la nacio kaj prosperon kaj stabilecon de Honkongo, kaj oponas ajnan enmiksiĝon en honkongajn aferojn fare de iu ajn lando, organizo aŭ individuo en ia ajn formo.

Membroj de la usona konsulejo en Honkongo estis forte urĝitaj obei internacian leĝon kaj bazajn normojn regantajn internaciajn rilatojn, inkluzive de la Viena Konvencio pri Diplomatiaj Rilatoj kaj la Viena Konvencio pri Konsulaj Rilatoj, kaj observi siajn devojn kiel konsula personaro.

La oficialulo de la komisarejo aldonis, ke membroj de la usona konsulejo en Honkongo estas urĝitaj ankaŭ tuj rompi rilatojn kun kontraŭĉinaj fortoj, kiuj provokis malpacon en Honkongo, ĉesi sendi malĝustajn signalojn al perfortaj krimuloj, sin deteni de enmiksiĝo en honkongajn aferojn kaj eviti iri plu sur la malĝusta vojo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin