Diversaj rondoj: Kunsido pri Honkongo montris direkton por normaligo de situacio

(GMT+08:00) 2019-08-09 12:51:12     Redaktoro:Yu

Merkrede en la urbo Shenzhen, la Oficejo pri Aferoj de Honkongo kaj Makao de la Ŝtata Konsilio kaj la Interliga Oficejo de la Centra Registaro en la Honkonga Speciala Administracia Regiono kunokazigis kunsidon pri la situacio en Honkongo. Homoj el diversaj rondoj de Honkongo diris, ke la kunsido montris direkton por normaligo de la situacio, kaj ke honkongaj civitanoj firme apogos efikan regadon de ĉefadministranto de la Honkonga Speciala Administracia Regiono kaj subtenos la policon haltigi tumultadon kaj ĉiujn aliajn perfortaĵojn kontraŭ laŭleĝa regado por rapide normaligi la socian ordon.

Zhang Xiaoming, direktoro de la Oficejo pri Aferoj de Honkongo kaj Makao de la Ŝtata Konsilio, informis la ĉeestantojn pri instrukcio de la centra registaro pri stabiligo de situacio en Honkongo. Wang Zhimin, direktoro de la Interliga Oficejo de la Centra Registaro en la Honkonga Speciala Administracia Regiono, esprimis esperon pri efektivigo de la instrukcio de la centra registaro.

La ĉeestantoj el diversaj rondoj de Honkongo rimarkigis, ke la malkvieto serioze influis la ĉiutagan vivon de la honkongaj civitanoj kaj grave difektis la socian ordon, kaj esperis, ke ĉiuj kuraĝe diros "ne" al perfortaĵoj kaj faros alvokon por stabileco kaj trankvilo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin