Grandskalan paneon de elektro suferas ĉ. miliono da homoj en Britio

(GMT+08:00) 2019-08-10 13:46:03     Redaktoro:Xiong

Vespere de la 9a de aŭgusto en Britio aperis grandskala paneo de elektro pro perturbiĝo de generatorgrupo. En Anglio kaj Kimrio elektro paneis kelkajn horojn, kio influis la vivadon de ĉ. miliono da homoj. Nun la provizo de elektro jam renormaliĝis en tiuj regionoj.

La paneo de elektro iam prokrastis kaj eĉ nuligis trajnojn kaj flugojn en kelkaj lokoj, kaj trafiklumoj de enurbe partaj voj-sekcioj ne funkciis. La brita administracio pri enegio postulis detalan raporton pri tiu ĉi serioza akcidento de elektro.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin