Intertriba konflikto en la oriento de Ĉadio kaŭzis morton de 37 homoj

(GMT+08:00) 2019-08-10 14:15:33     Redaktoro:Xiong

La 9an de aŭgusto la ĉadia prezidento Idriss Déby diris, ke lastatempe en la provinco Ouaddai en la oriento de Ĉadio okazis intertriba konflikto, en kiu mortis 37 homoj.

Idriss Déby diris, ke la kaŭzo de tiu ĉi serioza intertriba konflikto kuŝas ĉefe en tio, ke kontraŭleĝaj armiloj estas inunditajn en Ĉadion el Libio kaj aliaj landoj. En la provinco Ouaddai kaj en ĝia najbara provinco Sila personoj, kiuj kontraŭleĝe posedas armilojn, faris atakon eĉ al registaraj gardistoj.

Idriss Déby rimarkigis, ke la registaro jam prenis koncernajn rimedojn repacigi malkonkordon inter triboj kaj strebe kontraŭbatali transporton de neleĝaj bataliloj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin