Raporto de IMF frakasis la usonajn kalumniojn kontraŭ Ĉinio je ties "manipulado de valuta kurzo"

(GMT+08:00) 2019-08-11 14:52:45     Redaktoro:Xiong

La 9an de aŭgusto la Internacia Mona Fonduso (IMF) situanta en Vaŝingtono de Usono publikigis la raporton pri "interkonsiliĝo de la kvara klaŭzo" rilate al Ĉinio en 2019. La raporto laŭdas la progreson akiritan de Ĉinio en ĉefaj ekonomiaj sektoroj kaj ripetas, ke la nivelo de la valuta kurzo de Renminbi en 2018 baze konformas al la ĝenerala situacio de ekonomio.

En la raporto nove publikigita de IMF pri "interkonsiliĝo de la kvara klaŭzo", IMF laŭdis, ke la ĉina registaro akiris progreson en la malaltigo de la fragileco de financaj servoj, la daŭra malfermo de ekonomio, kaj aliaj flankoj en la lastaj tempoj, kaj krome, ĝi esprimis bonvenigon pri la klopodoj de Ĉinio reekvilibrigi ekonomion ekstere en la lastaj jaroj.

En tiutaga gazetara konferenco, kiam James Daniel, asistanta direktoro de IMF kaj ĉefoficisto pri ĉinaj aferoj, respondis la de raportisto starigitan demandon pri tio, ke Ĉinio estas enskribita kiel "manipulanto de valuta kurzo" fare de Usono, li diris:

"Ni opinias, ke la nivelo de la valuta kurzo de Renminbi en 2018 baze konformas al la ĝenerala situacio de ekonomio, tio estas, Renminbi ne estas rimarkinde alte taksita, nek subtaksita."

Lastatempe al Renminbi aperis iagrada devalutiĝo, kio estas la rezulto kaŭzita de la rilato inter proponado kaj postulado. Kiel sciate de ĉiuj, la komerca konflikto provokita de Usono en la tutmonda skalo intensigis maltrankviliĝon kaj panikiĝon de la merkato. Dum la komerca kaj ekonomia interkonsiliĝo inter Ĉinio kaj Usono en la pasinta pli ol unu jaro Usono foje kaj refoje rompis siajn vortojn kaj senĉese minacis aldoni tarifojn sur varojn de Ĉinio eksportatajn en Usonon, ĉio ĉi tio konfuzis la antaŭvidon de la merkato. La juano kontraŭ la usona dolaro lastatempe malplivaloriĝis, kio – kiel rimarkis la brita gazeto Economist – estas la natura reago al la antaŭvido pri tarifoj de Usono. Sed la usona financa ministerio, kontraŭ atendo, atribuis la neintervenon de valuta kurzo je ties devalutiĝo al "manipulado de valuta kurzo", kaj tio ne nur estas kontraŭa al komuna saĝo, sed ankaŭ flasfemas profesian spiriton per politikaj rimedoj.

Post la publikiĝo de la raporto de IMF, multaj usonaj fakuloj, intervjuate, esprimis sian opinion, ke tiu raporto konstatas, ke Ĉinio fakte ne "manipulis valutan kurzon", kaj ke Usono misuzas sian potencan pozicion en la internaciaj sistemoj financa kaj komerca kaj alprenas koncernajn rimedojn komercaj kaj financajn kontraŭ Ĉinio, kaj tio entute estas nerespondeca.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin