Personoj el honkongaj rondoj komune alvokas: "Honkongo ne devu esti plu en ĥaoso!"

(GMT+08:00) 2019-08-11 17:47:38     Redaktoro:Xiong

La 10an de aŭgusto pli ol 700 famkonataj personoj el honkongaj rondoj komune alvokas: "Honkongo ne devu esti plu en ĥaoso!" Ili esperas, ke honkongaj civitanoj elpaŝos kaj agos por bridi la malordon kaj diri "ne" kontraŭ perfortaĵoj kaj pelmelo.

Tiuj personoj rimarkigis, ke la ĥaoso kaj distiriĝo de Honkongo en la pasintaj du monatoj sufokas honkonganojn, kaj malfortaj detruoj ĉiam pli kaj pli furiozas. Nun Honkongo entute ŝanĝiĝis, ĝi fariĝis fremda, danĝera, kaj teruriga. Ĉu tio estas nia Honkongo? Ili alvokis, ke por nia komuna familio ĉiuj honkonganoj elpaŝu kaj agu por bridi la malordon kaj ĉesigi ĉiajn perfortojn, kaj ke honkonganoj revenu al normala socio, kaj ke sep milionoj da honkongaj civitanoj unuanime agu por kuraĝe diri "ne" kontraŭ perforto kaj pelmelo por si mem kaj ankaŭ por nia posta generacio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin