Sud-Koreio forigis Japanion el blanka listo de fidindaj eksportaj partneroj

(GMT+08:00) 2019-08-13 14:48:40     Redaktoro:Yu

Sud-Koreio lunde decidis forigi Japanion el sia blanka listo de fidindaj eksportaj partneroj post tia forigo fare de Tokio en la komenco de ĉi tiu monato.

Sung Yun-mo, sud-korea ministro pri komerco, industrio kaj energio, diris en gazetara konferenco, ke la regado de Seulo pri eksporto de strategiaj materialoj konformos al la baza principo de la internacia sistemo pri eksporta regado.

Sung diris, ke estos malfacile strikte kunlabori kun lando, kiu malobservas la bazan principon de la internacia sistemo pri eksporta regado aŭ daŭre funkciigas la sistemon malkonvene.

Laŭ la reviziita akto pri eksportado kaj importado de strategiaj materialoj, Japanio estis forstrekita el la sud-korea listo de fidindaj eksportaj partneroj, kiuj ricevas favoran eksportan proceduron pri strategiaj materialoj.

Japanio forstrekis Sud-Koreion el sia blanka listo en la komenco de ĉi tiu monato. Ĝi streĉis regulojn en la komenco de la lasta monato pri sia eksportado al Sud-Koreio de tri materialoj tre gravaj por fabrikado de memoraj blatoj kaj montriloj.

Laŭ plano, la reviziita akto de Seulo validiĝos en la venonta monato post la kolekto de publika opinio kaj ekzamenado de la leĝdona oficejo pri ĝi dum ĉirkaŭ 20 tagoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin