Ĉina delegito al UN urĝis landojn plenumi devojn sub internacia humanitara leĝo

(GMT+08:00) 2019-08-14 13:01:26     Redaktoro:Yu

Ĉina sendito marde alvokis la koncernajn registarojn kaj partiojn de la konflikto serioze plenumi siajn devojn sub la internacia humanitara leĝo.

Ĉina konstanta reprezentanto al la UN, Zhang Jun, faris la rimarkojn en kunveno de la Sekureca Konsilio de la UN pri akcelado kaj plifortigo de laŭleĝa regado en konservado de internaciaj paco kaj sekureco. Li diris, ke la Ĝenevaj Konvencioj kaj aldonaj protokoloj estas "brilaj principoj de la humaneco", kiuj ricevis universalan subtenon de ĉiuj landoj.

Zhang diris, ke nun la internacia sekureca situacio restas serioza kaj plena de novaj dinamikoj, kaj tradiciaj kaj ne-tradiciaj sekurecaj minacoj estas interplektitaj, kaj armitaj konfliktoj en iuj regionoj longe daŭras aŭ eĉ eskaladiĝas, kaŭzante seriozan maltrankvilon al la internacia komunumo. Li diris, ke tre grave estas antaŭenigi pacan traktadon de disputoj per dialogo, protekti la internacian humanitaran leĝon kaj disvolvi la internacian humanitaran spiriton.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin