Ĉefadministranto: Ĉesigi perforton estas unua paŝo por renormaligo de Honkongo

(GMT+08:00) 2019-08-16 13:10:28     Redaktoro:Shanshan
Carrie Lam Cheng Yuet-ngor, ĉefadministranto de la Honkonga Speciala Administracia Regiono, diris ĵaŭde, ke serio da rimedoj, publikigitaj de la honkonga registaro pri revigligo de ekonomio, celas helpi entreprenojn kaj civitanojn iri el la malfacilo. Tamen se homoj volas renormaligi la honkongan ekonomion, la plej grava tasko estas ĉesigi perforton kaj restarigi socian ordon.

Vespere de la sama tago, Lam diris en socia retejo, ke tiutage Paul Chan, ĝenerala direktoro pri financo de la Honkonga Speciala Administracia Regiono kaj kelkaj aliaj direktoroj komune publikigis serion da rimedoj por helpi mezajn kaj malgrandajn entreprenojn kaj redukti ŝarĝon de civitanoj.

Ŝi diris, ke la nuna ekonomia situacio de Honkongo estas tre serioza, kio strikte rilatas al ĉiuj civitanoj. Ŝi alvokis, ke homoj traktu la nunan defion kaj kune klopodu por renormaligi Honkongon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin