Ĉinio publikigis blankan libron pri profesiaj edukado kaj trejnado en Xinjiang

(GMT+08:00) 2019-08-16 13:32:09     Redaktoro:Yu

Ĉinio publikigis blankan libron pri profesiaj edukado kaj trejnado en Xinjiang vendrede.

Estas ses ĉapitroj en la blanka libro: urĝaj bezonoj por edukado kaj trejnado, edukado kaj trejnado bazitaj sur leĝo, enhavo de edukado kaj trejnado, protekto de bazaj rajtoj de trejnatoj, rimarkindaj rezultoj en edukado kaj trejnado, kaj sperto en la batalo kontraŭ ekstremismo.

La blanka libro, publikigita de la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilio, diris, ke terorismo kaj ekstremismo estas la komunaj malamikoj de la homaro, kaj la batalo kontraŭ terorismo kaj ekstremismo estas la komuna respondeco de la internacia komunumo.

La blanka libro diris, ke por ĉiu respondeca registaro aganta laŭ bazaj principoj, fundamenta tasko estas forigi la malican tumoron de terorismo kaj ekstremismo, kiu minacas la vivon kaj sekurecon de homoj, gardi la dignon kaj valoron de homoj, protekti iliajn rajtojn pri vivo, sano kaj disvolviĝo, kaj certigi, ke ili ĝuu pacan kaj harmonian socian medion.

En la pasintaj jaroj, por certigi sekurecon kaj bonstaton de la publiko, la internacia komunumo ŝparis neniun penon kaj faris grandegajn oferojn por preventi kaj kontraŭbatali terorismon kaj ekstremismon. Multaj landoj kaj regionoj, konsidere pri siaj propraj kondiĉoj, disvolvis efikajn rimedojn kaj eltiris valorajn lecionojn el tiuj klopodoj.

La blanka libro deklaris, ke Xinjiang estas ŝlosila kampo en la batalo kontraŭ terorismo kaj ekstremismo en Ĉinio. De iom da tempo Xinjiang estis plagita de terorismo kaj religia ekstremismo, kiuj serioze minacas la vivon de la homoj en la regiono.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin