FedEx pagos koston pro ĝia misago

(GMT+08:00) 2019-08-18 18:16:13     Redaktoro:Selena

Lastatempe la polico de la urbo Fuzhou ricevis mesaĝon, ke iu sporta kompanio ricevis ekspresan poŝtaĵon kun pafiloj senditan de iu usona kliento per ekspresa servo de FedEx. Tio estas alia serioze kontraŭleĝa ago de FedEx post enketo fare de ĉinaj koncernaj departementoj. Ĉinio akurate publikigis periodan rezulton de la enketo, kio ne nur respondas al la zorgo de la publiko, sed ankaŭ reflektas firman volon protekti rajtojn kaj interesojn de uzantoj kaj defendi publikan sekurecon.

Pafilo estas danĝera objekto kun grandega mortiga efikon. Ĉinio severe restriktas ĝian produktadon, vendadon kaj transportadon. FedEx, kiu eniris en Ĉinion antaŭ 30 jaroj, devas klare scii ĉinajn leĝojn kaj regularojn kaj observi industriajn normojn. Tamen post kiam la usona registaro metis Huawei kaj ĝiajn filiojn en Liston de Entoj en majo de tiu ĉi jaro, FedEx foj-foje direktis kaŝajn manovrojn pri poŝtaĵoj de Huawei, ĝia agado estas suspektata kiel kunlaboro kun longabraka jurisdikcio de la usona registaro.

Ĉinio publikigis la periodan rezulton de la enketo pri FedEx en la 26a de julio, kio montris, ke la diro de FedEx, ke ĝia transsendo de poŝtaĵo de Huawei al Usono estas "misfaro" malkonformas al la fakto, cetere ĝi estas suspektata reteni preskaŭ cent poŝtaĵojn senditaj de alilandoj al Huawei.

Nun Ĉinio starigis liston de nefidindaj entoj kaj prenos necesajn rimedojn kontraŭ entoj metitaj en la listo. Alilandaj entreprenoj devas observi leĝojn kaj regularojn en la ĉina merkato. Ĉiu misago malestimi kaj defii ĉinajn leĝojn kaj regularojn certe pagos la koston.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin