Xi alvokas partiajn membrojn progresi laŭ vojo de Longa Marŝado de nova epoko

(GMT+08:00) 2019-08-19 10:28:22     Redaktoro:Yu

Prezidanto Xi Jinping alvokis membrojn de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj oficialulojn firme konservi la memoron pri originaj aspiro, misio, naturo kaj celo de la partio kaj progresi laŭ vojo de la Longa Marŝado de la nova epoko.

Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la KPĈ kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, faris la rimarkojn en lastatempa instrukcio pri aktivado por ĵurnalistoj por reiro de la itinero de la Longa Marŝado.

La instrukcio de Xi estis publikigita en kunveno por retrorigardo de atingoj de la aktivado. La kunveno okazis en Huining de la ĉina nordokcidenta provinco Gansu.

Xi diris, ke la aktivado havis grandan gravecon por ekspliki la spiriton de la Longa Marŝado en la jaro markanta la 70an datrevenon de la fondo de la Ĉina Popola Respubliko (ĈPR) kaj meze de la kampanjo de partia eduko sub la temo "resti fidela al nia komenca misio".

Li instigis partiajn membrojn kaj oficialulojn zorge studi la historion de la KPĈ kaj la ĈPR, firmigi sian fidon, kaj ĝisfunde efektivigi la teoriojn kaj politikojn de la partio por venki la barojn laŭ vojo de la Longa Marŝado de la nova epoko al nacia rejuniĝo.

Ĉi tiu jaro markas la 85an datrevenon de la komenco de la Longa Marŝado. De la 11a de junio ĝis la 18a de aŭgusto, pli ol 1 300 ĵurnalistoj reiris la itineron de la Longa Marŝado kaj ellaboris pli ol 10 000 raportojn.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin