Sukcesis ekspozicio pri cent elstaraj metiartaĵoj en Pekino

(GMT+08:00) 2019-08-20 09:01:28     Redaktoro:Ĝoja

Lastatempe sukcese finiĝis ekspozicio pri cent elstaraj metiartaĵoj en Pekino, kiun organizis Ĉina Nacia Akademio pri Arto. Laŭ konigo, el pli ol 2 mil metiartaĵoj la organizanto elektis cent kaj ilin ekspoziciis. Inter la cent ekspoziciaĵoj estas brodaĵoj, metalaj metiartaĵoj, porcelaĵoj, skulptaĵoj, lakaĵoj, papertondaĵoj ktp.

Artisto Shi Xiaoming esperis, ke per la ekspozicio pli kaj pli da profesiuloj kaj spektantoj vidos liajn artaĵojn kaj donos al li bonajn proponojn.

Sub Ĉina Nacia Akademio pri Arto estas esplorinstituto pri artoj kaj metioj, kies estro s-ro Qiu Chunlin diris, ke laŭ bonkvalitaj materialoj, lerta metiarto, ĝenerala ĉarmo kaj forta epoka signifo de metiartaĵoj oni elektis la cent ekspoziciaĵojn.

Jen fotoj pri kelkaj ekspoziciaĵoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin