Xi Jinping kaj Boungnang Vorachith sendis unu al la alia buŝan mesaĝon pri trafika akcidento en Laoso

(GMT+08:00) 2019-08-22 19:16:28     Redaktoro:Xiong

La ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, ŝtata prezidanto kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, Xi Jinping, kaj la ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Popola Revolucia Partio de Laoso, ŝtata prezidanto kaj prezidanto de la Centra Milita kaj Sekureca Komisiono, Boungnang Vorachith, sendis unu al la alia buŝan mesaĝon pri tio, ke lastatempe al la ĉina turisma grupo okazis grava trafika akcidento.

Boungnang diris, ke li sentas malĝojegon, ekinformiĝinte pri tio, ke al la ĉina turisma grupo okazis en Laoso grava trafika akcidento, kiu trafis multajn homojn per morto kaj vundo. Li esprimis profundan funebron al la viktimoj kaj sinceran simpation al kamarado Xi Jinping kaj, pere kamarado Xi Jinping, al la familioj de la viktimoj kaj al la vunditoj. Li diris ankaŭ, ke Laoso, intense kunlabore kun Ĉinio, laŭplejeble plenumas sukuradon de vunditoj kaj laboradon pri la sekvoj de la akcidento.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin