Defenda ministro: Rusio prenos rimedojn por trakti streĉecon en okcidenta strategia direkto

(GMT+08:00) 2019-08-22 13:03:48     Redaktoro:Yu

La rusa Ministerio de Defendo merkrede publikigis deklaron, dirante, ke ministro pri defendo Sergey Shoygu diris, ke Rusio prenos serion da rimedoj por trakti streĉecon en la okcidneta strategia direkto.

Shoygu diris en ĉi-rilata kunveno, ke restas streĉa la politika kaj milita situacio en la okcidenta strategia direkto, kaj la ĉefa montriĝo estas, ke la Nord-Atlantika Traktat-Organizo plifortigas sian militan ekziston en Orient-Eŭropo kaj vastigas militan kunlaboron kun Finnlando kaj Svedio, Usono lokas antimisilan sistemon en Pollando kaj Rumanio.

Shoygu diris, ke Rusio prenos plurajn rimedojn por trakti nunajn minacojn. Li aldonis, ke antaŭ la fino de tiu ĉi jaro, la okcidenta operacejo de Rusio akceptos 1 300 kompletojn da novtipaj militaj ekipaĵoj kaj aldonos soldatojn varbitajn laŭ kontraktoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin