Novaĵoj (Aŭgusto 22)

(GMT+08:00) 2019-08-22 17:39:01     Redaktoro:祃璟琳

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Shanshan kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 22a de aŭgusto, ĵaŭde. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke prezidanto Xi emfazas disvolvadon de futbalo en Ĉinio per intensigo de la publika partopreno; Ĉinio refoje urĝas Usonon haltigi vendon de armiloj al Tajvano. Nun bonvolu aŭskulti novaĵojn.

Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), merkrede diris, ke futbalo en Ĉinio certe pli bone disvolviĝos kun intensiĝo de la publika partopreno.

Li faris la rimarkojn dum vizito al elementa lernejo en la gubernio Gulang de la ĉina nordokcidenta provinco Gansu. Kiam li vizitis kamparan komunumon en Gulang, li diris, ke feliĉo de la popolo estas kion pristrebas la Komunista Partio de Ĉinio.

Proparolanto de la Oficejo pri Tajvanaj Aferoj de la Ŝtata Konsilio Ma Xiaoguang diris ĵaŭde, ke Ĉinio forte oponas la vendon de usonaj batalaviadiloj F-16V al Tajvano. Li diris, ke spite al la opono de Ĉinio, Usono decidis vendi armilojn al Tajvano, kio estas kruda interveno en la internajn aferojn de Ĉinio, grave difektas ĉina-usonajn rilatojn kaj publike subfosas intermarkolajn rilatojn kaj la pacon kaj stabilecon de la regiono de la Tajvana Markolo. Li akcentis, ke Ĉinio refoje urĝas la usonan flankon tuj haltigi la armilan vendon al Tajvano kaj ĉesigi abomenindajn agojn, kiuj subtenas separismajn fortojn de "tajvana sendependeco".

Ma diris ankaŭ, ke aŭtoritatoj de la Demokratia Progresiva Partio, kiuj ignoras la bonfarton kaj interesojn de tajvanaj samlandanoj kaj insistas konduki 23 milionojn da samlandanoj al senelirejo, certe estos punitaj de la historio.

La germana federacia administracio pri ekstera komerco kaj investado merkrede informiĝis pri donitaĵoj de unua statistiko el la federacia statistika buroo, kiuj montris, ke Ĉinio ankoraŭ konservis la pozicion kiel unu el la gravaj komercaj partneroj de Germanio, kaj la totala kvanto de komerco inter la du landoj kalkuliĝis al 99,2 miliardoj da eŭroj.

La donitaĵoj montris, ke en la antaŭa duono de 2019, Ĉinio estis la plej granda fonto de la importado de Germanio, kaj la totala kvanto de la importado kalkuliĝis al 52 miliardoj da eŭroj, je 4% pli ol en la sama periodo de la lasta jaro; krome, Ĉinio estis unu el la gravaj cellokoj de la eksportado de Germanio, kaj totala kvanto de la eksportado al Ĉinio atingis 47,2 miliardojn da eŭroj, je 4,1% pli ol la sama periodo de la lasta jaro, kaj per tio Ĉinio okupis la trian lokon.

La naŭa kunveno de ministroj pri eksterlandaj aferoj de Ĉinio, Japanio kaj Sud-Koreio okazis merkrede en Pekino, en kiu ili esprimis volon akceli kunlaboron.

La kunveno estis prezidata de ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro de eksterlandaj aferoj Wang Yi, kaj ĝin ĉeestis sud-korea ministro pri eksterlandaj aferoj Kang Kyung-wha kaj japana ministro pri eksterlandaj aferoj Taro Kono.

Wang diris, ke la 20-jara historio de la trilanda kunlaboro diras al homoj, ke nur per senĉesa plibonigo de reciproka konfido la kunlaboro povas disvolviĝi stabile kaj daŭre, nur per profundigo de la kunfandiĝo de interesoj la kunlaboro povas havi grandan movforton, kaj nur per konvena traktado de malkonsentoj oni povas certigi la ĝeneralan situacion de kunlaboro. Li diris, ke la tri landoj devas bone konservi duflankajn rilatojn, respekti unu alian pri kernaj interesoj kaj gravaj zorgoj kaj konvene trakti problemojn. Li alvokis la tri flankojn plifortigi kunlaboron en la kampoj de scienco kaj tekniko, grandaj datumoj, artefarita intelekto kaj la kvina-generacia telekomunika reto, kaj esprimis esperon, ke Sud-Koreio kaj Japanio havigos al entreprenoj el la tuta mondo justan, nediskriminacian kaj antaŭvideblan komercan medion.

La ĉina Ministerio de Komerco diris merkrede, ke la lando plu sin dediĉos al malfermo, liberaligo de investado kaj konstruado de investa medio kun internacia konkurenckapablo.

Qian Keming, vicministro pri komerco, diris en gazetara konferenco, ke Ĉinio liveros pli multajn investajn ŝancojn al multnaciaj kompanioj kaj kreos investan medion pli stabilan, justan, travideblan kaj antaŭvideblan. Qian akcentis, ke multnaciaj kompanioj estis gravaj partoprenantoj, atestantoj, kontribuantoj kaj profitantoj de la reformo kaj malfermo de Ĉinio dum la pasintaj kvar jardekoj, kaj ke la politika starpunkto de Ĉinio pri instigo al fremda investo restos senŝanĝa.

La 26a Pekina Internacia Librofoiro malfermiĝis merkrede kun fokuso sur la 70a datreveno de la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko (ĈPR).

Pli ol 2 600 ekspoziciuloj partoprenas en la librofoiro, montrante pli ol 300 mil librojn. Proksimume 1 600 eksterlandaj ekspoziciuloj el 95 landoj kaj regionoj, inkluzive de 30 landoj laŭ la Zono kaj Vojo, partoprenas en la librofoiro.

Dana ĉefministro Mette Frederiksen merkrede diris en la gazetara konferenco en Kopenhago, ke ŝi bedaŭris kaj surpriziĝis, ke usona prezidento Donald Trump prokrastis sian viziton planitan por la komenco de septembro.

Frederiksen diris, ke la dana ambasadorejo en Usono ricevis informon el la Blanka Domo, ke Trump nuligis la originan planon pri la vizito al Danlando en la komenco de septembro. Ŝi diris ankaŭ, ke la prokrasto ne influos dialogon kaj kunlaboradon inter la du landoj. La dana flanko esperas plu dialogi kaj kunlabori kun la usona flanko pri oportunoj kaj defioj en la Arkta Cirklo.

Marde vespere, Trump diris en socia komunikilo, ke li prokrastos la duflankan renkontiĝon, kiu devus esti okazigita laŭ origina plano en la venontaj du semajnoj, ĉar la dana ĉefministro ne interesiĝas pri la vendo de la insulo Grenlando.

Usona gazetaro raportis en la 15a de aŭgusto, ke Trump multfoje konsultis konsilistojn pri aĉeto de la insulo Grenlando. Li mem konfirmis al raportistoj en la 18a de aŭgusto, ke li interesiĝas pri la aĉeto de la insulo, sed tio ne estas la celo de la vizito al Danlando. Frederiksen diris en la 18a de aŭgusto, ke la ideo de Usono pri aĉeto de la insulo estas absurda.

La rusa Ministerio de Defendo merkrede publikigis deklaron, dirante, ke ministro pri defendo Sergey Shoygu diris, ke Rusio prenos serion da rimedoj por trakti streĉecon en la okcidenta strategia direkto.

Shoygu diris en ĉi-rilata kunveno, ke restas streĉa la politika kaj milita situacio en la okcidenta strategia direkto, kaj la ĉefa montriĝo estas, ke la Nord-Atlantika Traktat-Organizo plifortigas sian militan ekziston en Orient-Eŭropo kaj vastigas militan kunlaboron kun Finnlando kaj Svedio, Usono lokas antimisilan sistemon en Pollando kaj Rumanio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin