La rusa unua robotastronaŭto flugis al la spaco

(GMT+08:00) 2019-08-26 08:23:25     Redaktoro:Xiong

La Rusa Aeronaŭtika kaj Spaca Kompanio informis, ke la raketo "alianco 2.21a" pafiĝis alten je 6:38 en la 22a de aŭgusto laŭ la moskva tempo, kaj iom pli ol dek minutoj poste la spacoŝipo "alianco MS-14" disiĝis for de la raketo kaj eniris en la fiksitan orbiton.

Tiu astronaŭto, kiu sidas sur la seĝo en la spacoŝipo, estas griza roboto kun rusa flago en la mano. Ĝia kodnomo estas "spaca roboto F-850". Oni informis, ke tiu robotastronaŭto ne povos esti "varme akceptita" de la astronaŭtoj en la spacostacio, ĉar nuntempe ĝi devas akcepti multe da testoj en senpezeco.

Laŭplane, la spacoŝipo "alianco MS-14" kuplos sin kun la spacostacio en la 24a ĉi-monate, kaj tiam ĝi alportos al la stacio science eksperimentajn ekipaĵojn, medikamentojn, nutraĵojn kaj privatajn pakaĵojn de astronaŭtoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin