Ĉina Dogantarifa Komisiono decidis aldoni limimposton sur elusonaj varoj de ĉ. 75 miliardoj da usonaj dolaroj

(GMT+08:00) 2019-08-23 21:02:02     Redaktoro:Xiong

La 15an de aŭgusto la usona registaro proklamis aldoni dek-procentan limimposton sur elĉiniaj varoj de ĉ. 300 miliardoj da usonaj dolaroj, kaj la aldonado plenumiĝos respektive je la 1a de septembro kaj je la 15a de decembro.

Kontraŭ tio Ĉinio devas alpreni rimedojn. La Ĉina Dogantarifa Komisiono, laŭ la koncernaj leĝoj de Ĉinio kaj sankciite de la ĉina Ŝtata Konsilantaro, decidis aldoni kvin- ĝis dek-procentan limimposton sur elusonaj varoj de ĉ. 75 miliardoj da usonaj dolaroj, kaj la aldonado plenumiĝos respektive je la 1a de septembro kaj je la 15a de decembro.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin