Ĉinio ĵuris preni kontraŭrimedojn, se Usono metos novajn tarifojn sur ĉinajn varojn

(GMT+08:00) 2019-08-23 10:58:37     Redaktoro:Yu

La ĉina Ministerio de Komerco diris ĵaŭde, ke la lando prenos kontraŭrimedojn, se Usono metos novajn aldonajn tarifojn sur ĉinajn varojn.

Tio estis reago al Usono, post kiam ĝi minacis kolekti 10-procentan aldonan tarifon de ĉinaj importaĵoj kun la valoro de ĉirkaŭ 300 miliardoj da usonaj dolaroj.

Gao Feng, proparolanto de la Ministerio de Komerco diris en gazetara konferenco, "La pozicio de Ĉinio estas konsekvenca kaj klara. Estas neniu gajninto en komerca milito. Ĉinio ne volas fari komercan militon, tamen ĝi ne timas, kaj ĝi batalos, se estos necese." Gao diris, ke Usono anoncis planon prokrasti la altigon de tarifoj sur iuj ĉinaj varoj, tamen iu ajn nova altigo de tarifoj fare de Usono kaŭzos eskaladon de komercaj konfliktoj unuflanke. Se Usono agos arbitre, Ĉinio prenos kontraŭrimedojn. Li diris, ke la tarifaj rimedoj difektos la interesojn de Ĉinio kaj Usono, kaj ankaŭ eble havos recesian efikon sur la tutmonda ekonomio.

Gao aldonis, ke se Usono arbitre agos plu, tio havos seriozan negativan efikon sur usonajn entreprenojn kaj konsumantojn, kaj ke iuj usonaj financaj institucioj prognozis, ke la tarifoj pliigos ŝarĝon al ordinara usona familio po 1 000 usonaj dolaroj averaĝe en ĉiu jaro.

Gao esprimis la esperon, ke la usona flanko ĉesigos sian eraran praktikon de efektivigo de aldonaj tarifoj, renkontiĝos duonvoje kun Ĉinio kaj trovos solvon al la problemo surbaze de egaleco kaj reciproka respekto.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin