Ĉinio kaj Rusio okazigis dialogon inter financaj ministroj

(GMT+08:00) 2019-08-23 14:35:14     Redaktoro:Yu

Ĵaŭde en Moskvo okazis la 8a dialogo de ĉina kaj rusa ministroj pri financo. Ĉina ministro pri financo Liu Kun kaj rusa unua vicĉefministro kaj financa ministro Anton Siluanov kunprezidis la dialogon. La du flankoj faris profundajn diskutojn pri makroekonomiaj situacio kaj politiko, rilato inter centraj kaj lokaj aŭtoritatoj, kunlaboro inter lokaj registaroj de la du landoj, kunlaboro pri superrigardo de kontado kaj kontkontrolo, gravaj demandoj de financa kunlaboro, kaj internacia kunlaboro pri financado por translanda mildigo kaj prevento de katastrofoj, kaj atingis konsenton pri pluraj temoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin