Ĉinio efektivigas kontraŭrimedojn per racio kaj sindeteno

(GMT+08:00) 2019-08-24 13:50:12     Redaktoro:Yu

Por reagi al la lastatempa anonco de la Oficejo de Usona Komerca Reprezentanto, ke Usono metos 10-procentajn aldonajn tarifojn sur ĉinajn importaĵojn kun la valoro de ĉirkaŭ 300 miliardoj da usonaj dolaroj, la Dogan-Tarifa Komisiono de la Ŝtata Konsilio vendrede anoncis, ke Ĉinio efektivigos aldonajn tarifojn sur usonaj importaĵoj kun la valoro de ĉirkaŭ 75 miliardoj da usonaj dolaroj.

Surbaze de leĝoj kaj aprobite de la Ŝtata Konsilio, entute 5 078 usonaj produktoj, inkluzive de nafto, sojfabo, arakido, maraj manĝaĵoj, kokaĵo, fruktoj kaj legomoj, kaj bestaj peloj, estos submetitaj al aldonaj tarifoj de 10% aŭ 5%. La komisiono diris en deklaro, ke la altigo de tarifoj estos efektivigita en du grupoj kaj validiĝos je la 12a horo kaj 1 minuto posttagmeze de la 1a de septembro laŭ pekina tempo kaj la 12a horo kaj 1 minuto posttagmeze de la 15a de decembro respektive.

Ĉinio estas devigita preni necesajn kontraŭrimedojn por reagi al la unuflankeco kaj protektismo de Usono. Iuj usonanoj levis la bastonon de tarifoj, kio serioze malobservis la konsentojn atingitajn de la du ŝtatestroj en la artigentina renkontiĝo kaj la osaka renkontiĝo, deviis de la ĝusta vojo de traktado de malkonsentoj per konsiliĝo, kaj kaŭzis kontinuan eskaladiĝon de la duflanka komerca konflikto. Tiaj agoj damaĝas aliajn kaj malutilas al Usono mem.

La kontraŭrimedoj de Ĉinio estas precizaj kaj raciaj. Ĉinio estas la plej granda transmara merkato de usonaj agrikulturaj produktoj. Entute 57% de la eksportado de usona sojfabo estis venditaj al Ĉinio en 2017. Sed en la lasta jaro pro la influo de ĉinaj kontraŭrimedoj al usonaj aldonaj tarifoj, la kvanto estis reduktita ĝis 17,9%. Post la osaka renkontiĝo de la du ŝtatestroj, la ĉina flanko faris evidentan progreson en aĉetado de usona sojfabo laŭ merkata postulado. Sed Usono refoje rompis sian promeson, kio subfosis necesajn kondiĉojn por la duflanka komerco pri agrikulturaj produktoj.

Ĉinio kelkfoje emfazis, ke ĝi ne volas fari komercan militon, sed ne timas komercan militon. La rezolutaj kontraŭrimedoj de Ĉinio montras, ke Ĉinio neniam ŝanĝis ĉi tiun pozicion.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin