Putin: Rusio estas preta por reagi al usona provpafo de misilo

(GMT+08:00) 2019-08-24 14:03:04     Redaktoro:Yu

Rusa prezidento Vladimir Putin diris vendrede, ke pro tio, ke en la 18a de aŭgusto Usono provpafis terbazitan krozmisilon kun la atingpovo de pli ol 500 kilometroj, li jam ordonis la Ministerion de Defendo, la Ministerion de Eksterlandaj Aferoj kaj aliajn departementojn analizi la minacon de la usona misilo kaj preni detalajn rimadojn por reagi.

La retejo de rusa prezidento diris, ke Putin faris la rimarkojn en kunveno kun konstantaj membroj de la Federacia Sekureca Konsilio en Kremlo. Li diris, ke la misilo provpafita de Usono estis malpermesita armilo laŭ la Traktato pri Mezdistancaj Nukleaj Fortoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin