Internacia komunumo: kontraŭrimedoj de Ĉinio pri dogano estas certa reago al komerca hegemonio de Usono

(GMT+08:00) 2019-08-25 14:35:24     Redaktoro:祃璟琳

Responde aldono de 10-procentaj tarifoj sur ĉinaj importaĵoj kun la valoro de ĉirkaŭ 300 miliardoj da usonaj dolaroj fare de Usono, la 23an de aŭgusto Ĉinio devigite publikigis kontraŭrimedojn. Sabate Usono proklamis altigi tarifojn sur ĉinaj importaĵoj kun la valoro de ĉirkaŭ 550 miliardoj da usonaj dolaroj kaj Ĉinio firme oponas kontraŭ tio.

Eksterlandaj specialistoj kaj internacia komunumo ĝenerale opiniis, ke la kontraŭrimedoj de Ĉinio estas certa reago al la komerca hegemonio de Usono. Senĉesa eskaladiĝo de la komerca konflikto provokita de Usono damaĝis ne nur la usonan ekonomion, sed ankaŭ malutilas al la tutmonda ekonomio.

Estro de la Esplorejo pri Daŭripova Disvolvado de usona Kolombia Universitato Jeffrey Sachs diris, ke Ĉinio faris "konvenan reagon" pri la decido de aldonado de tarifoj. Usono erare opiniis, ke la sukceso de ĉina ekonomio estis establita surbaze de pago de Usono.

Analizanto opinias, ke la komerca milito provokita de Usono kaŭzis tumulton de la merkato en mallonga periodo kaj longdaŭre influos la konfidon de konsumantoj kaj finfine kaŭzos perdojn de usonaj entreprenoj, laborantoj kaj kamparanoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin