Ĉina lunsondilo Chang'e-4 rekomencis laboron por naŭa luna tago

(GMT+08:00) 2019-08-26 13:40:01     Redaktoro:Yu

La surluniĝilo kaj veturilo de la sondilo Chang'e-4 rekomencis laboron por la naŭa luna tago sur la malproksima flanko de la luno post "dormado" dum la ekstreme malvarma nokto.

Laŭ la Centro de Lun-Esplora kaj Kosma Programo de la Ĉina Nacia Spaciala Administracio, la surluniĝilo vekiĝis je la 8a horo kaj 10 minutoj dimanĉe matene, kaj la veturilo, Yutu-2 (Jad-kuniklo-2) vekiĝis je la 8a horo kaj 42 minutoj sabate matene.

Por la naŭa luna tago, la neŭtron-radiada sondilo kaj la malaltfrekvenca radiosondilo de la surluniĝilo kaj la infraruĝa bildiga spektrometro kaj aliaj instrumentoj de la veturilo rekomencos labori por konduki sciencajn taskojn inkluzive de lunsurfacaj observado kaj analizo de komponantoj.

La ĉina sondilo Chang'e-4, lanĉita en la 8a de decembro, 2018, realigis la unuan molan surluniĝon sur la kratero Von Karman en la sud-polusa baseno Aitken sur la malproksima flanko de la luno en januaro.

La luna tago egalas al 14 tagoj sur la tero, kaj luna nokto havas la saman longon. La sondilo Chang'e-4 ŝanĝiĝas al senmova reĝimo dum la luna nokto pro manko de sunenergio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin