Bastono de tarifo estas grava minaco al monda ekonomia kresko

(GMT+08:00) 2019-08-27 19:29:51     Redaktoro:Yu

Lastatempe iuj de Usono minacis altigi aldonajn tarifojn sur ĉinaj importaĵoj kun la valoro de 550 miliardoj da usonaj dolaroj, kio pliigis riskojn de komerca konflikto inter Ĉinio kaj Usono kaj renkontis vastan kritikon de la internacia komunumo. Ankaŭ usonaj aliancanoj esprimis sian subtenon al libera komerco. Prezidanto de la Eŭropa Konsilio Donald Tusk avertis, ke senĉese eskaladita komerca streĉeco inter Usono kaj aliaj landoj eble faligos la mondan ekonomion en recesion.

Historio kaj realeco refoje pruvas, ke estas neniu gajninto en komerca milito, kaj efektivigo de aldonaj tarifoj ne povas solvi malkonsentojn, sed komplikas la demandojn. Iuj de la usona flanko havas blindan fidon al la potenco de tarifoj kaj senbride trumpetas pri maksimuma premado kontraŭ usonaj komercaj partneroj. La rezultoj de tia konduto ne nur kaŭzas esencan damaĝon al la ekonomio de Usono mem, sed ankaŭ ŝancelas fidon de la internacia kapitalmerkato kaj havas negativan influon sur komercon kaj industriajn ĉenojn de la mondo.

Junie la Monda Banko publikigis raporton, prognozante, ke la tutmonda komerco kreskos je 2,6% en 2019, tio estas la plej malalta nivelo de post la internacia financa krizo en 2008. Lastatempe la usona flanko refoje anoncis plialtigon de aldonaj tarifoj sur ĉinaj importaĵoj, kio sendube plue rompos la internacian komercan ordon kaj pli grave difektos la mondan ekonomion. Fama financ-serva kompanio Morgan Stanley jam malaltigis de 2,8% ĝis 2,6% sian anticipon pri la monda ekonomia kresko en la unua trimestro de 2020, kaj avertis, ke ĝi eble plimalatigos la anticipon.

Iuj usonanoj svingis la bastonon de tarifo kun la ĉefa celo devigi fremdlandajn entreprenojn, inkluzive de la usonaj, retiriĝi el Ĉinio, kaj tiel subpremi Ĉinion, kio tute agas kontraŭ la leĝo de merkata ekonomio kaj reguloj de libera konkurencado.

Ĉinio kiel respondeca granda lando kaj la dua plej granda ekonomio de la mondo prenis necesajn kontraŭrimedojn kontraŭ Usono, kun granda sindeteno, por maksimume redukti la negativan influon sur enlandaj privataj kompanioj kaj la monda ekonomio. Malgraŭ granda ŝtormo, Ĉinio ĉiam agas laŭ sia ritmo kaj difinitaj aranĝoj. Ĝi senĉese vastigos malfermon kaj klopodos krei novajn oportunojn por la monda ekonomio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin