Ĉinio malfacile rifuzebla kiel "monda fabriko" por Usono

(GMT+08:00) 2019-08-28 19:09:59     Redaktoro:Yu
Antaŭ nelonge la usona flanko anoncis meti 10-procentajn aldonajn tarifojn sur ĉinajn importaĵojn kun la valoro de 300 miliardoj da usonaj dolaroj. Ĉinio estis devigita preni kontraŭrimedojn. Poste iuj de la usona flanko minacis levi rimedojn de tarifo kaj ordonis usonajn entreprenojn sin retiri el Ĉinio kaj serĉi alternativon. La rimarkoj surprizis ekonomiajn rondojn de Usono kaj estis forte oponataj de ili. Ĉinio kiel la "monda fabriko" kun unikaj avantaĝoj estas malfacile rifuzebla por multnaciaj kompanioj , inkluzive de usonaj firmaoj.

Estas proksimume 1 400 milionoj da konsumantoj en Ĉinio, kaj pli ol 400 milionoj el ili estas en la mezenspeza grupo. La grandega merkata potencialo kaj kreskanta konsuma postulado dotas la ĉinan merkaton per unika supergranda aĉetkapablo. La usona Nacia Federacio de Detalistoj konfesis, ke estas malreale forlasi Ĉinion, la dua plej grandan ekonomion de la mondo.

Ĉinio, kiu posedas ĉiujn sektorojn sub la industria klasifiko de la UN, kapablas liveri al multnaciaj kompanioj kompletajn industriajn ĉenojn kaj liverĉenojn kaj redukti kostojn de entreprenoj, ankaŭ kio estas unu el la neanstataŭigeblaj avantaĝoj de Ĉinio. Nun pli ol 200 ĉinaj produktoj okupas la unuan lokon de la mondo pro sia elstara kvalito. La usona firmao Apple havas pli ol 800 liverantojn en la tuta mondo, kaj ĉirkaŭ duono de ili estas en Ĉinio. En la lasta monato Apple petis la usonan registaron escepti 15 varojn fabrikitajn de Ĉinio el la listo de 25-procentaj tarifoj. La kaŭzo kuŝas en tio, ke estas neniu anstataŭa fonto de liverado por tiuj specialaj komponantoj designitaj de Apple.

Neniu entrepreno povas ignori la grandan merkaton kun 1 400 milionoj da konsumantoj. La pozicio de Ĉinio kiel la "monda fabriko" devenas de unikaj naturdotitaj resursoj, diligento de la ĉina popolo kaj la vastiĝanta malfermo adaptiĝa al la evolua tendenco de kunlaboro kaj kungajno. Kun efektivigo de promesoj pri pli larĝa malfermo, la "monda fabriko" estos senĉese plibonigita kaj liveros pli da komercaj oportunoj al fremdlandaj firmaoj optimismaj pri la ĉina ekonomio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin