Fokusoj de la Semajno (Aug. 30)

(GMT+08:00) 2019-08-30 17:42:42     Redaktoro:Yu

Saluton, karaj aŭskultantoj! Selena kore bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de lastatempaj okazaĵoj.

Antaŭ nelonge la usona flanko anoncis meti 10-procentajn aldonajn tarifojn sur ĉinajn importaĵojn kun la valoro de 300 miliardoj da usonaj dolaroj. Ĉinio estis devigita preni kontraŭrimedojn. Poste iuj de la usona flanko minacis levi rimedojn de tarifo kaj ordonis usonajn entreprenojn sin retiri el Ĉinio kaj serĉi alternativon. La rimarkoj surprizis ekonomiajn rondojn de Usono kaj estis forte oponataj de ili. Ĉinio kiel la "monda fabriko" kun unikaj avantaĝoj estas malfacile rifuzebla por multnaciaj kompanioj , inkluzive de usonaj firmaoj.

Estas proksimume 1 400 milionoj da konsumantoj en Ĉinio, kaj pli ol 400 milionoj el ili estas en la mezenspeza grupo. La grandega merkata potencialo kaj kreskanta konsuma postulado dotas la ĉinan merkaton per unika supergranda aĉetkapablo. La usona Nacia Federacio de Detalistoj konfesis, ke estas malreale forlasi Ĉinion, la dua plej grandan ekonomion de la mondo.

Ĉinio, kiu posedas ĉiujn sektorojn sub la industria klasifiko de la UN, kapablas liveri al multnaciaj kompanioj kompletajn industriajn ĉenojn kaj liverĉenojn kaj redukti kostojn de entreprenoj, ankaŭ kio estas unu el la neanstataŭigeblaj avantaĝoj de Ĉinio. Nun pli ol 200 ĉinaj produktoj okupas la unuan lokon de la mondo pro sia elstara kvalito. La usona firmao Apple havas pli ol 800 liverantojn en la tuta mondo, kaj ĉirkaŭ duono de ili estas en Ĉinio.

Neniu entrepreno povas ignori la grandan merkaton kun 1 400 milionoj da konsumantoj. La pozicio de Ĉinio kiel la "monda fabriko" devenas de unikaj naturdotitaj resursoj, diligento de la ĉina popolo kaj la vastiĝanta malfermo adaptiĝa al la evolua tendenco de kunlaboro kaj kungajno. Kun efektivigo de promesoj pri pli larĝa malfermo, la "monda fabriko" estos senĉese plibonigita kaj liveros pli da komercaj oportunoj al fremdlandaj firmaoj optimismaj pri la ĉina ekonomio.

Ĉina sendito al la UN marde alvokis la internacian komunumon resti viglatenta pri la tutmonda minaco de terorismo.

Wu Haitao, konstanta vicreprezentanto de Ĉinio al la UN, faris la alvokon en parolado al kunveno de la Sekureca Konsilio de la UN. Wu diris, ke la mondo devas nutri konscion konstrui la komunumon kun komuna estonteco por la homaro kaj intensigi rezult-bazitan kunlaboron en la komuna batalo kontraŭ la minaco de terorismo. Li diris, ke la celo kaj principoj de la Ĉarto de la UN devas esti subtenataj, kaj la UN kaj la Sekureca Konsilio devas esti permesitaj ludi centran rolon en kunordigo de kontraŭterorismaj klopodoj. Li emfazis la gravecon preni tutecan manieron por trakti la radikajn kaŭzojn kaj la simptomojn de terorismo, kaj koncentri energion al elimino de la radikaj kaŭzoj.

Ambasadoroj kaj senditoj el sep landoj vizitis Xinjiang-an Ujguran Aŭtonoman Regionon de la 19a ĝis la 21a de aŭgusto laŭ invito de la regiona registaro.

La diplomatoj el Laoso, Kamboĝo, Filipinoj, Nepalo, Srilanko, Barejno kaj Niĝerio vizitis la urbojn Urumĉio kaj Turpano, konante la ekonomian kaj socian disvolviĝon de la regiono. Ili pozitive taksis la klopodojn, kiujn faris la ĉina registaro por akceli lokan ekonomian disvolviĝon kaj plibonigi la popolan vivtenon, protekti la liberecon de religiaj kredoj de civitanoj, bati kaj antaŭgardi terorismon laŭ la leĝo, dirante, ke la sukcesa sperto de Xinjiang estas lerninda.

Xinjiang estas ŝlosila batalkampo en la batalo kontraŭ terorismo kaj ekstremismo en Ĉinio. Dum longa tempo la "tri fortoj" de terorismo, separismo kaj ekstremismo" enlande kaj eksterlande komplotis kaj organizis milojn da perfortaj terorismaj agadoj kaj grave damaĝis la stabilecon, solidarecon kaj progreson de Xinjiang, tretante la bazajn homajn rajtojn pri vivo, sano, proprieto kaj disvolviĝo de la homoj en la regiono.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin