Ne sukcesos la intenco preni la problemon de Honkongo kiel ĵetonojn de komerca intertraktado

(GMT+08:00) 2019-08-31 16:47:12     Redaktoro:Xiong

La 30an de aŭgusto laŭ la loka tempo iuj el Usono anoncis, ke la komerca intertraktado inter Ĉinio kaj Usono estas iel interrilata kun la problemo de Honkongo, sed, antaŭ ĉ. unu monato, tiuj homoj eksplicite asertis, ke "Honkongo estas unu parto de Ĉinio; ili devas mem solvi la problemon, ne bezonante konsilojn."

Tiuj vortoj sonas ankoraŭ ĉe la orelo, sed ili nun ŝanĝiĝis. Oni ne scias, kiu el iliaj eldiroj estas vera, kiu falsa. La ekstera mondo rimarkis, ke kiam komunikado inter la ĉina kaj usona teamoj por la komerca interkonsiliĝo estas glata, iuj usonaj personoj esprimas ne interveni en la internajn aferojn de Ĉinio; sed kiam la afero malboniĝas, tiuj samuloj interligas la problemon de Honkongo kun la komerca interkonsiliĝo inter Ĉinio kaj Usono. Tiuj ŝanceliĝemaj kaj kontraŭdiraj esprimoj igas onin trovi, ke tiuj usonaj homoj zorgas ne pri tio, ĉu Honkongo estas en ordo aŭ ne, ĉu bona aŭ ne, sed pri tio, ke ili povas preni la problemon kiel ĵetonojn, intencante doni premon al Ĉinio en la intertraktado kaj fine profiti el ĝi.

La aferoj de Honkongo apartenas al la interna politiko de Ĉinio, la ĉina registaro plenumas la suverenecon super Honkongo laŭ la konstitucio de Ĉinio kaj la fundamenta leĝo de Honkongo, kaj nenia ekstera forto aŭ individuo havas rajton interveni en tion.

Ĉinio konsekvence opinias, ke por komerca intertraktado oni ne bezonas enmeti aliajn temojn, ĉar tio komplikas la intertraktadon.

Intertraktado estas farata de du partioj, do ili ambaŭ devas sin direkti al sameco kaj esti fidela je sincereco. Tiuj usonaj personoj devas kiel eble plej rapide reveni sur la vojon por solvi la problemon kaj krei necesajn kondiĉojn por la intertraktado.

Ĉinio havas plenan kapablon trakti siajn internajn aferojn kaj ankaŭ kompletan povon dilui la influon alportitan de la komerca konflikto. Do, ni lasu komercon al komerco, politikon al politiko, kaj tio ja estas ĝusta maniero por vizaĝ-al-vizaĝa interkonsiliĝado. Kaj certe ne sukcesos la intenco preni la problemon de Honkongo kiel ĵetonojn de komerca intertraktado.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin