Forironta aviadilo suferis minacon de bombo en Honkongo

(GMT+08:00) 2019-09-02 13:54:19     Redaktoro:Xiao
La flughavena administrejo de Honkongo dimanĉe posttagmeze ricevis raporton, ke ekzistis bombo en la aviadilo ZH9096 forironta el Honkongo al Wuxi.

Honkonga polico diris, ke diamanĉe posttagmeze ĝi estis informita pri la bomba minaco. Post ĉeloka ekzameno, ĝi ne trovis la bombon en aviadilo. Do, la polico registris la kazon kiel bomban minacon kaj transdonis ĝin al koncerna departemento por pluaj traktadoj. Ĝis nun neniu estis kaptita kaj neniu vundiĝis en la evento.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin