Sociaj rondoj de Honkongo forte kondamnis perfortaĵojn en kelkaj distriktoj

(GMT+08:00) 2019-09-02 11:00:12     Redaktoro:Yu

Ekde la 31a de aŭgusto, radikalaj protestantoj kontraŭleĝe kolektiĝis en kelkaj distriktoj de Honkongo spite al la opono kaj averto de la polico. Ili amasĵetis benzinajn bombojn al registaraj konstruaĵoj, senbride atakis policanojn kaj detruis metrostaciojn. Diversaj rondoj de Honkongo forte kondamnis eskaladitajn perfortaĵojn, kiuj grave minacis sekurecon de policanoj kaj loĝantoj, kaj esprimis subtenon al la polico en enketo pri kontraŭleĝaj agoj.

Victor Chan, vicprezidanto de la Ĝenerala Asocio de Guangxi-aj Societoj en Honkongo, diris, ke senĉese eskaladitaj perfortaĵoj de radikalaj protestantoj havas gravan negativan influon sur la honkongajn loĝantojn. Li diris, ke lastatempe multaj homoj estis vunditaj en eskaladitaj perfortaĵoj, kaj pli multe da loĝantoj oponas tiajn agojn.

Lam Lung On, prezidanto de la Honkonga Ĉina Importista kaj Eksportista Asocio, diris, ke Honkongo delonge estas rekonata kiel unu el la regionoj kun plej bona komerca medio kaj perfekta leĝsistemo en la mondo kaj havas demokratian, inkluzivan kaj malferman socion, sed perfortaĵoj senĉese eskaladitaj de radikalaj protestantoj grave detruis socian ordon, komercan medion kaj leĝan sistemon de Honkongo. Li vokis ĉiujn rondojn de Honkongo unuiĝi por rezisti perfortaĵojn.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin