IKRC: Pli ol cent homoj mortigitaj en aeratakoj al jemena prizono

(GMT+08:00) 2019-09-02 13:34:29     Redaktoro:Yu

La oficejo de la Internacia Komitato de la Ruĝa Kruco (IKRC) en Sanao diris dimanĉe, ke pli ol 100 homoj estis mortigitaj en aeratakoj de la koalicio gvidata de Saud-Arabio kontraŭ prizono en la jemena centra provinco Dhamar.

La oficejo de la Internacia Komitato de la Ruĝa Kruco telefone diris al la novaĵ-agentejo Xinhua, ke la estro de la delegacio de Internacia Komitato de la Ruĝa Kruco en Jemeno Franz Rauchenstein opiniis, ke pli ol 100 homoj estis mortigitaj en la aeratakoj kontraŭ la prizono en Dhamar, sed ĉi tio ne estas la fina nombro, ĉar savteamoj ankoraŭ serĉas sub ruboj.

La saud-arabia televido Arabiya raportis en la socia komunikilo Twitter, ke la koalicio gvidata de Saud-Arabio diris, ke ĝiaj aeratakoj dimanĉe frumatene en Dhamar estis direktitaj al loko de la grupo Houthi por malamikaj aerdefendaj misiloj kaj senpilotaj aviadiloj.

Sed la grupo Houthi diris, ke la aeratakoj celis la prizonon de arestitoj de pli ol 170 registaraj soldatoj kaptitaj dum bataloj en pluraj frontlinioj. Ĝi aldonis, ke la loko de ĉi tiu prizono estas konata de la Internacia Komitato de la Ruĝa Kruco kaj la koalicio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin