FedEx detruas sian renomon per novaj krimoj

(GMT+08:00) 2019-09-03 20:48:41     Redaktoro:Xiong

Lastatempe la kompanio Federal Express (FedEx) estas suspektata kontraŭleĝe sendi al Honkongo tranĉilojn limigitajn de Ĉinio, kaj tiuj objektoj jam estis retenitaj de ĉina koncerna institucio. La enketo estas nun farata.

Tio estas refoje fari krimon spite la ĉinajn leĝojn post junio, kiam FedEx kontraŭleĝe sendis al usona kliento pakaĵon en kiu troviĝis pafilo. Tia faro malobservas la rilatajn leĝojn de Ĉinio.

Nuntempe ĉina koncera institucio provizore retenis la tranĉilojn limigitajn, kiujn kontraŭleĝe sendis la kompanio FedEx, kaj faras enketon laŭleĝe. FedEx devas kunlabori en la enketo.

La ekspresa merkato en Ĉinio estas latente grandega. Ĉinio bonvenigas al si eksterlandajn entreprenojn por fari komercon kaj dividi la ŝancon, sed ili devas observi la leĝojn kaj regularojn de Ĉinio por sia komercado. La entreprenoj kaj indivicuoj en Ĉinio, kia ajn ĝi aŭ li estas, ne havas rajton ekster leĝo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin