Polico: 159 homoj arestitaj en Honkongo pro lastsemajfina perforto

(GMT+08:00) 2019-09-03 12:26:16     Redaktoro:Yu

Proparolanto de la honkonga polico diris lunde, ke la polico arestis 159 homojn pro la grandskala perforto en la Honkonga Speciala Administracia Regiono semajnfine.

"La arestitoj inkluzivis 132 virojn kaj 27 virinojn en aĝo de 13 ĝis 58 jaroj," Tse Chun-chung, ĉefa intendanto de Polica Sekcio pri Publikaj Rilatoj, diris en gazetara konferenco. Tse diris, ke ili estas suspektataj pri kontraŭleĝa kunveno, posedo de ofensivaj armiloj, kaj atako kaj malhelpo al policanoj. Aliaj 8 suspektatoj estis arestitaj lunde matene pro akuzoj pri posedo de ofensivaj armiloj kaj rompado de malpermesa ordono de juĝejo, post kiam radikalaj manifestaciantoj malhelpis la funkciadon en malsamaj metrostacioj.

Li diris ankaŭ, ke la plej novaj arestoj pliigis la totalon de arestoj ĝis 1 117, de post kiam grandskala tumultado okazis en Honkongo kaj kaŭzis kaoson ekde junio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin