Brita ĉefministro reasertis retiron el EU en fino de oktobro

(GMT+08:00) 2019-09-03 12:54:56     Redaktoro:Yu

Brita ĉefministro Boris Johnson publikigis deklaron post urĝa kunveno de la kabineto, reasertante, ke sub ia ajn kondiĉo li neniel petos la Eŭropan Union (EU) prokrasti la retiron de Britio el la unio, kaj ke Britio sin retiros el la unio en la difinita limdato, la 31a de oktobro.

Johnson vokis parlamentanojn voĉdoni kontraŭ sensenca prokrasto de la retiro. Li ankoraŭ publike malkonfirmis la raporton, ke li eble fruigos la ĝeneralan elekton.

La somera paŭzo de la brita parlamento finiĝos marde. Partaj konservativaj parlamentanoj kunigos manojn kun labor-partiaj membroj por devigi per leĝdono la registaron prokrasti la retiron ĝis la 31a de januaro, krom se Britio kaj la EU povus atingi novan interkonsenton pri la retiro antaŭ la mezo de oktobro.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin