Ĉina plej alta leĝdonanto renkontiĝis kun usonaj senatanoj

(GMT+08:00) 2019-09-03 13:49:29     Redaktoro:Yu

La plej alta leĝdonanto Li Zhanshu renkontiĝis kun delegacio gvidata de usona senatano Steve Daines kaj senatano David Perdue lunde en Pekino.

Li, prezidanto de la Konstanta Komitato de la Nacia Popola Kongreso laŭdis iliajn longtempajn klopodojn por la disvolvado de duflankaj rilatoj kaj interŝanĝoj inter la leĝdonaj instancoj, kaj diris, ke ĉi tiu jaro markas la 70-jariĝon de la Ĉina Popola Respubliko kaj la 40an datrevenon de la starigo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Usono. Li diris, ke la historio pruvis, ke Ĉinio kaj Usono profitas de kunlaboro kaj malgajnas pro konfrontiĝo kaj sanaj ĉina-usonaj rilatoj konformas al komunaj interesoj de ambaŭ landoj kaj la mondo. Ĉinio sin dediĉas al la vojo de paca disvolvado kaj persistas pri malferma strategio kun reciprokprofitaj kaj kungajnaj rezultoj. Li diris, ke la Nacia Popola Kongreso volas labori kun la usona Kongreso por plifortigi kunlaboron kaj konvene trakti malkonsentojn kaj tiklajn demandojn per dialogo kaj konstruemaj rimedoj.

Daines, ankaŭ kunprezidanto de la Usona-Ĉina Laborgrupo de la Usona Senato, kaj Perdue diris, ke usona-ĉinaj rilatoj estas unu el la plej gravaj duflankaj rilatoj en la mondo kaj membroj de la laborgrupo volas klopodi por akceli reciprokan komprenon inter la du registaroj kaj la du popoloj.

Wang Chen, vicprezidanto de la Konstanta Komitato de la Nacia Popola Kongreso, renkontiĝis kun Daines kaj Perdue pli frue en tiu tago.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin