Novaĵoj  (Sept. 04)

(GMT+08:00) 2019-09-04 15:34:11     Redaktoro:Xiong

Saluton, karaj amikoj! Jianping kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 4a de septembro, merkrede. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn, ĉefe pri tio, ke simpozio memorfestis la datrevenon de antifaŝisma venko; senditoj de 8 landoj al UN vizitis Xinjiang.

Ĉinio marde okazigis simpozion por memorfesti la 74an datrevenon de la venko en la Ĉina Popola Rezistmilito kontraŭ Japana Agreso kaj la Monda Kontraŭfaŝisma Milito.

You Quan, membro de la Sekretariejo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (PKĈ) kaj estro de la Departemento pri Laboro de la Unuiĝinta Fronto sub la Centra Komitato de la KPĈ, kunsidis kun ĉirkaŭ 200 reprezentantoj de diversaj rondoj en la simpozio en Pekino.

La partoprenantoj inkluzive de partiaj oficialuloj, armeaj oficiroj, armeaj veteranoj kaj studentaj reprezentantoj alte taksis la grandajn atingojn, kiujn faris la ĉina popolo por konservi naciajn sendependecon kaj liberecon kaj protekti la suverenecon kaj sanktecon de la lando.

Ĉina ĉefministro Li Keqiang promesis doni pli grandan subtenon de la registaro por helpi krei pli favoran kaj pli liberan medion por esplorado kaj novigado de junaj sciencistoj.

Li diris, ke la Nacia Scienca Fonduso por Elstaraj Junaj Kleruloj ludos pli grandan rolon por finance helpi al la esploristoj sin dediĉi al baza esplorado kaj novigado. Li faris la rimarkojn en forumo pri la laboro de la fonduso lunde. Li ankaŭ vizitis ekspozicion de atingoj de sciencaj esploroj en la kampoj de astrofiziko, nova materialo, apliko de nova energio, medicino kaj biologio sub la helpo de la fonduso. Li emfazis la bezonon plifortigi bazan esploradon por firmigi fundamenton de la novig-akcela disvolvado de Ĉinio. Li diris, ke registaroj de ĉiuj niveloj devas doni longtempan kaj stabilan subtenon al baza esplorado kaj instigi entreprenojn pliigi investon en bazaj esploradoj. Li akcentis, "Ni devas plu simpligi administraciajn aprobojn, transdoni potencon al pli malaltaj niveloj kaj plibonigi regulojn kaj servojn en la kampo de scienco kaj teknologio por plu redukti limigojn."

Donitaĵoj marde publikigitaj de la Ministerio de Komerco montris, ke la servokomerco de Ĉinio sumiĝis je 3,09 duilionoj da juanoj (ĉirkaŭ 436 miliardoj da usonaj dolaroj) dum la unuaj sep monatoj de 2019, kreskante je 3,2% kompare kun la sama periodo de la lasta jaro.

La ministerio diris en deklaro, ke eksportado de servoj kalkuliĝis al 1 100 miliardoj da juanoj, kreskante je 9,5%, dum la importado atingis 1 990 miliardojn da juanoj. La malfavora saldo el servokomerco kalkuliĝis al 887,1 miliardoj da juanoj dum la periodo, malkreskante je 9,8% kompare kun la sama periodo de la lasta jaro.

Ĝenerala vicdirektoro de la Internacia Mona Fonduso Zhang Tao diris, ke ekonomiaj kaj komercaj konfliktoj trenas la ekonomian kreskon de la mondo.

Zhang diris tion lastatempe dum ekskluziva intervjuo kun raportistoj de Ĉina Centra Televido. Li vokis ĉiujn flankojn serĉi solvon al malkonsentoj per konsiliĝo en multflanka kadro. Li diris, ke la tutmonda ekonomio estas la ĉefa viktimo de ekonomiaj kaj komercaj konfliktoj, kaj li esperas, ke ĉiuj flankoj komencos veran komunikadon kaj konsiliĝon en multflanka kadro por serĉi lonĝedaŭran solvon, kaj tiel realigi regulajn, travideblajn kaj justajn komercajn sistemon kaj kadron kaj profitigi la mondan ekonomion, inkluzive de Ĉinio kaj Usono.

Delegacio de senditoj de 8 landoj al UN vizitis la Xinjiang-an Ujguran Aŭtonoman Regionon en nordokcidenta Ĉinio por pli bone kompreni la atingojn de la regiono en senradikaligo kaj malriĉec-redukto.

La diplomatoj el Jemeno, Gvineo Ekvatora, Mozambiko, Zambio, Eburbordo, Sud-Afriko, Etiopio kaj Zimbabvo vizitis Xinjiang inter la 28a de aŭgusto kaj la 1a de septembro laŭ la invito de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj.

La kvin-taga vojaĝo portis ilin al la regiona ĉefurbo Urumĉio, kaj Hotan kaj Kashgar en suda Xinjiang, kie ili vizitis fabrikojn, bazarojn, komunumojn, moskeojn kaj centrojn de profesia trejnado.

Post surteriĝo en la flughaveno de Urumĉio, la delegacio atingis la urban centron, kie ili vizitis industrian parkon pri jado kaj juvelo, kiu kombinas antikvan metilertecon kaj 3-dimensian printadon, kaj kompanion produktantan malkomponeblan plastan tavolon, uzatan por pakado.

Lazaro Ekua Avomo, konstanta reprezentanto de Gvineo Ekvatora al la Ĝeneva Oficejo de UN, estis profunde impresita de la urba kaj ekonomia disvolviĝo de Urumĉio. Avomo diris, ke kiam li lernis en Universitato Renmin de Ĉinio en Pekino de 1992 ĝis 1998, li sciis nur, ke Xinjiang estas malproksima, subevoluinta loko. Nun Urumĉio impresas lin, ke ĝi ne diferencas de aliaj grandaj urboj en Ĉinio.

Ĉinio marde urĝis Usonon ĉesi uzi Xinjiang-rilatajn demandojn por interveno en la internajn aferojn de Ĉinio.

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, Geng Shuang, faris la rimarkon en gazetara konferenco responde al demando pri la lastatempaj komentoj de usona ŝtatsekretario Mike Pompeo pri la Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono de Ĉinio, dirante, ke Ĉinio postulas seriozan traktadon kun Usono.

Vendrede per la socia komunikilo Twitter, Pompeo refoje vokis Ĉinion fini "subpreman taktikon" en Xinjiang, dirante, ke la agado malobservis internaciajn normojn kaj enlandajn leĝojn.

Geng diris, ke Pompeo nur ripetis siajn malnovajn rakontojn por akuzi Ĉinion, kaj Ĉinio firme oponas tion.

Geng diris, ke la aferoj de Xinjiang estas pure internaj aferoj de Ĉinio, kiuj ne permesas eksterlandan enmiksiĝon, kaj Ĉinio publikigis blankan libron, kiu komplete eksplikas la programojn pri profesiaj trejnado kaj eduko en Xinjiang. Li diris, ke la loka registaro de Xinjiang starigis la centrojn de profesiaj trejnado kaj eduko laŭ la leĝo por savi homojn, kiuj estis tentitaj de terorismaj fortoj kaj eĉ aliĝis al ili per malgravaj krimaj agoj. Li aldonis, ke Xinjiang nun ĝuas socian stabilecon, tendencon de pozitiva kresko kaj harmonion inter ĉiuj etnaj grupoj, kaj estis neniu perforta terorisma okazaĵo en la pasintaj tri jaroj.

Usono anoncis marde, ke ĝi enkondukis sankciojn kontraŭ spacialaj institucioj de Irano, meze de streĉeco.

La novaj sankcioj, celantaj Iranan Spacialan Agentejon kaj du el ĝiaj esplorinstitucioj, estis la unuaj el tiu speco de Vaŝingtono, post kiam plialtiĝis streĉeco en Mez-Orieno.

Loka oficisto de la gubernio Santa Barbara de la usona ŝtato Kalifornio marde diris, ke la savteamo jam trovis 20 kadavrojn en la maro, kie pasaĝerŝipo estis trafita de brulego lunde frumatene. Estas kadavroj de 11 virinoj kaj 9 viroj, kaj ĝis nun ankoraŭ 14 homoj sur la ŝipo estas malaperantaj. La oficisto diris ankaŭ, ke estas neniu signo de postvivanto en la okazejo, kaj jam finiĝis la serĉado kaj savado.

La pasaĝerŝipo sinkis en la maro proksima al la insulo Santa Cruz. Laŭ raporto de usona mediato, estis 39 homoj sur la ŝipo antaŭ la brulego, inkluzive de 5 ŝipanoj kaj 34 turistoj de skafandrado. Nun nur la 5 ŝipanoj estis savitaj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin