Ĉinaj entreprenoj firme marŝas en ŝtormo

(GMT+08:00) 2019-09-04 18:34:12     Redaktoro:Xiong

Lastatempe la listo de 500 ĉinaj potencaj entreprenoj estis publikigita. Kompare kun tiuj en la pasinta jaro ĉi-jare la enlistaj entreprenoj laŭskale kreskis relative rapide kaj ĉiam alproksimiĝis al meza kaj alta suproj de industriĉeno, kaj ilia internacia influpovo tago post tago leviĝis. En la nuna serioza kaj komplika situacio de la tutmonda ekonomio la ĉinaj entreprenoj tamen ricevis tiel brilajn rezultojn, kio montras, ke la ĉina ekonomio estas karakterizita de persistemo kaj tenaceco.

La listo de "500 ĉinaj potencaj entreprenoj" sinsekve eldoniĝis jam 18 jarojn. Ĝi estas aŭtoritata referenco por komplete studi kaj taksi la sintezajn fortojn de ĉinaj entreprenoj kaj ankaŭ spegulo de la disvolviĝo de la ĉina ekonomio. Laŭ la listo de 2019 oni vidas: en 2019 tiuj ĉi 500 ĉinaj potencaj entreprenoj enspezis preskaŭ 80 000 miliardojn da juanoj el komerco, nome kreskis je 11,14% kompare kun tiuj en 2018; la totala sumo de aktivoj de tiuj entreprenoj proksimiĝis al 300 000 miliardoj da juanoj, nome kreskis je 9%; ilia investo en esplorado kaj ekspluatado je ĉ. 977 miliardoj da juanoj, nome kreskis je 21,17%; la postuloj por eniri en la liston estis ĉiam pli altaj en la sinsekvaj 17 jaroj; kaj la nombro de entreprenoj, kiuj rajtas aliĝi al la "klubo de centmiliarduloj", ĉiam grandiĝis.

Nuntempe la komercaj protektismo kaj unuflankismo leviĝas, kaj la ekonomia tutmondiĝo renkontas kontraŭfluon, tamen la ĉinaj entreprenoj marŝas kontraŭe. Ĉinio ŝuldas sian progreson al la reformo kaj malfermo. Kaj la nuna grandmezura redukto de imposto, la praktiko de financa politiko des pli stabilema, la pluapaŝa plibonigo de komerca medio, la instigado de entreprenoj pri sciencteknika novokreo, kaj tiel plu, donas al entreprenoj pli fortajn fidon kaj movforton.

En la 40 jaroj de la reformo kaj malfermo la ĉinaj entreprenoj ĉiam marŝas en ŝtormo, spertante diversajn elprovojn kaj spitante ĉiajn ventojn kaj ondojn. La ĉinaj entreprenoj, malgraŭ necerteco de la ekstera mondo, faras siajn aferojn laŭ sia maniero, kaj kun fortegaj persistemo kaj tenaceco marŝas ĉiam antaŭen, kaj en tio ili fortiĝas kaj fortikiĝas ĉiam pli kaj pli.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin