Simpozio okazigita por memorfesti datrevenon de antifaŝisma venko

(GMT+08:00) 2019-09-04 10:45:09     Redaktoro:Yu

Ĉinio marde okazigis simpozion por memorfesti la 74an datrevenon de la venko en la Ĉina Popola Rezistmilito kontraŭ Japana Agreso kaj la Monda Kontraŭfaŝisma Milito.

You Quan, membro de la Sekretariejo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (PKĈ) kaj estro de la Departemento pri Laboro de la Unuiĝinta Fronto sub la Centra Komitato de la KPĈ, kunsidis kun ĉirkaŭ 200 reprezentantoj de diversaj rondoj en la simpozio en Pekino.

La partoprenantoj inkluzive de partiaj oficialuloj, armeaj oficiroj, armeaj veteranoj kaj studentaj reprezentantoj alte taksis la grandajn atingojn, kiujn faris la ĉina popolo por konservi naciajn sendependecon kaj liberecon kaj protekti la suverenecon kaj sanktecon de la lando.

Ankaŭ familianoj de armeaj herooj, reprezentantoj de nekomunistaj partioj, kaj eksterlandanoj, kiuj kontribuis al la Ĉina Popola Rezistmilito kontraŭ Japana Agreso, ĉeestis la simpozion.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin