Ĉefministro Li promesas doni pli grandan subtenon al esplorado, novigado de junaj sciencistoj

(GMT+08:00) 2019-09-04 11:13:11     Redaktoro:Yu

Ĉina ĉefministro Li Keqiang promesis doni pli grandan subtenon de la registaro por helpi krei pli favoran kaj pli liberan medion por esplorado kaj novigado de junaj sciencistoj.

Li diris, ke la Nacia Scienca Fonduso por Elstaraj Junaj Kleruloj ludos pli grandan rolon por finance helpi al la esploristoj sin dediĉi al baza esplorado kaj novigado. Li faris la rimarkojn en forumo pri la laboro de la fonduso lunde. Li ankaŭ vizitis ekspozicion de atingoj de sciencaj esploroj en la kampoj de astrofiziko, nova materialo, apliko de nova energio, medicino kaj biologio sub la helpo de la fonduso. Li emfazis la bezonon plifortigi bazan esploradon por firmigi fundamenton de la novig-akcela disvolvado de Ĉinio. Li diris, ke registaroj de ĉiuj niveloj devas doni longtempan kaj stabilan subtenon al baza esplorado kaj instigi entreprenojn pliigi investon en bazaj esploradoj. Li akcentis, "Ni devas plu simpligi administraciajn aprobojn, transdoni potencon al pli malaltaj niveloj kaj plibonigi regulojn kaj servojn en la kampo de scienco kaj teknologio por plu redukti limigojn."

La ĉefministro ankaŭ postulis plibonigon de administrado kaj taksado de projektoj de scienca esplorado kaj la enspez-distribuan sistemon de esploristoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin