Marde vespere brita ĉefministro Boris Johnson publikigis deklaron, dirante, ke en ia ajn kondiĉo li ne petos la Eŭropan Union prokrasti la retiron de Britio el la unio, kaj ke Britio foriros el la unio en la fino de oktobro.
Johnson diris tion post urĝa kunveno de la kabineto. Li vokis parlamentanojn voĉdoni kontraŭ sensenca prokrasto de la retiro. Li publike malkonfirmis raporton, ke li eble fruigos la ĝeneralan elekton.