Servokomerco de Ĉinio kreskis je 3,2% en unuaj 7 monatoj de 2019

(GMT+08:00) 2019-09-04 13:48:35     Redaktoro:Yu

Donitaĵoj marde publikigitaj de la Ministerio de Komerco montris, ke la servokomerco de Ĉinio sumiĝis je 3,09 duilionoj da juanoj (ĉirkaŭ 436 miliardoj da usonaj dolaroj) dum la unuaj sep monatoj de 2019, kreskante je 3,2% kompare kun la sama periodo de la lasta jaro.

La ministerio diris en deklaro, ke eksportado de servoj kalkuliĝis al 1 100 miliardoj da juanoj, kreskante je 9,5%, dum la importado atingis 1 990 miliardojn da juanoj.

La malfavora saldo el servokomerco kalkuliĝis al 887,1 miliardoj da juanoj dum la periodo, malkreskante je 9,8% kompare kun la sama periodo de la lasta jaro.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin