La rilato inter Ĉinio kaj Rusio direktiĝas kontraŭ neniu tria lando

(GMT+08:00) 2019-09-06 19:18:36     Redaktoro:Xiong

Lastatempe pluraj rusaj diplomatoj, inkluzive de la rusa ministro pri eksterlandaj aferoj Sergei Lavro, faris pozitivajn komentojn pri la rilato inter Ĉinio kaj Rusio. La 6an de septembro Geng Shuang, proparolisto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, donis konsenton al tiuj komentoj. Li subskribis, ke la rilato inter Ĉinio kaj Rusio baziĝas sur reciproka respekto kaj egaleca interfavorigo; ĝi direktiĝas kontraŭ neniu tria lando, nek akceptas malpacprovokon kaj subfoson fare de tria flanko.

Por tio, en la gazetara konferenco de la 6a de septembro, Geng Shuang diris, ke Ĉinio konsentas kun la esprimo de Rusio ĉi-rilate. Ĉi-jare Ĉinio kaj Rusio bonvenigos al si la 70-an datrevenon de la fondiĝo de la dulandaj diplomatiaj rilatoj. La dulandaj suverenoj tenas intiman kontakton kaj gvidas la evoluadon de la rilatoj inter Ĉinio kaj Rusio en strategio. En la lasta tempo la duflankaj altranguloj intense aktivas por la interrilateco, kaj ilia kunlaboro viglas en diversaj kampoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin