Ĉina kaj germana ĉefministroj telefone interparolis

(GMT+08:00) 2019-09-06 10:17:24     Redaktoro:Xiao

Ĉina ĉefministro Li Keqiang telefone interparolis kun germana kanceliero Angela Merkel ĵaŭde vespere laŭ interkonsento.

La du ĉefministroj alte taksis progreson de la duflankaj rilatoj kaj kunlaboro. Merkel diris, ke la germana flanko atribuas grandan gravecon al la disvolvado de siaj rilatoj kun Ĉinio. Ŝi esperis, ke ŝia 12a vizito al Ĉinio povos profundigi la kunlaboron kun Ĉinio kaj eligi pozitivan signalon de la du landoj pri la kompleksa internacia situacio kaj konservi la bonan tendencon de la duflankaj rilatoj.

Li bonvenigis ŝin viziti Ĉinion, kaj diris, ke hodiaŭ la internacia situacio profunde kaj komplekse ŝanĝiĝas, kaj Ĉinio kaj Germanio alfrontas multajn komunajn defiojn. Ĉinio volas klopodi kun Germanio por akceli interkomprenon kaj reciprokan konfidon, profundigi ampleksan kunlaboron, konservi multflankismon kaj liberan komercon, kaj antaŭenpuŝi kontinuan sanan disvolvadon de la duflankaj rilatoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin