Proparolanto: Necesas krei favorajn kondiĉojn por ĉina-usona komerca intertraktado

(GMT+08:00) 2019-09-06 10:42:23     Redaktoro:Yu

Proparolanto de la ĉina Ministerio pri Komerco diris ĵaŭde, ke Ĉinio kaj Usono konsentis preni konkretajn agojn por krei favorajn kondiĉojn por pluaj konsiliĝoj,.

Proparolanto Gao Feng diris en gazetara konferenco, ke estroj de la du landoj pri komerca intertraktado konsentis okazigi la 13an ĉina-usonan altnivelan ekonomian kaj komercan konsiliĝon en la komenco de oktobro en Vaŝingtono kaj subteni striktan komunikadon antaŭ tio.

Gao diris, ke laborgrupoj de la du flankoj serioze konsiliĝos en la mezo de septembro kaj faros preparojn por la altnivela intertraktado por atingi esencan progreson. Li aldonis, ke Ĉinio firme oponas eskaladon de la komerca milito, ĉar tio damaĝas Ĉinion, Usonon kaj la tutan mondon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin