Komerca gvidanto: Ordoni usonajn firmaojn forlasi Ĉinion vundos Trump politike

(GMT+08:00) 2019-09-06 12:14:19     Redaktoro:Yu

Timothy Stratford, prezidanto de la Usona Ĉambro de Komerco en Ĉinio, diris, ke prezidento Donald Trump eble havas la povon ordoni usonajn kompaniojn forlasi Ĉinion, sed tio damaĝos lin politike.

En lastatempa intervjuo kun la novaĵ-kanalo CNBC, Stratford diris, ke la prezidento povas fari ordonojn, kiuj malfaciligos negocojn de la usonaj kompanioj en Ĉinio, sed li opinias, ke estas ne leĝa demando, sed politika kaj ekonomia demando, ĉu li faros tion.

Stratford aludis la afiŝon de la prezidento en la socia retejo Twitter en la fino de aŭgusto, en kiu li ordonis usonajn kompaniojn tuj komenci serĉi alternativon al Ĉinio.

Stratford diris, "Mi pensas, ke estas tre radikala paŝo por li. Mi pensas, ke estos grandega opono tra Usono inkluzive de gvidantoj de lia propra politika partio, kaj tial ŝajnas neprobable, ke li iros tiel for."

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin